Universidad Autónoma Metropolitana (Meksiko)
La Universidad Autónoma Metropolitana (esperante Metropola Aŭtonoma Universitato) estas meksika universitato kies lokiĝo estas ĉefe en Meksikurbo kaj en la Ŝtato de Meksiko. Ĝi estas unu el la plej gravaj institucioj de la regiono kune kun aliaj kiel la Meksika Aŭtonoma Nacia Universitato (Universidad Nacional Autónoma de México, UNAM) kaj la Politeknika Nacia Instituto (Instituto Politécnico Nacional, IPN).
Universidad Autónoma Metropolitana | ||
---|---|---|
esperante Metropola Aŭtonoma Universitato | ||
universitato esplorcentro eldonejo de malfermita aliro publika universitato | ||
moto | In Calli Ixcahuicopa «Casa abierta al tiempo» Domo malfermata al tempo | |
Informoj | ||
fondodato | 1974 | |
speco | publika | |
Situo | ||
Geografia situo | 19° 17′ 12″ N, 99° 8′ 13″ U (mapo)19.2867-99.1369Koordinatoj: 19° 17′ 12″ N, 99° 8′ 13″ U (mapo) | |
lando | Meksiko | |
urbo | Meksikurbo | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [ ] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
| ||
Ĝi dividiĝas en ses sidejoj: kvin el ili estas lernejsidejoj plus la ĉefsidejo, kie rektoro kaj ĉefadministracio sidas.
Historio
redaktiĈi tiu altlernejo naskiĝis dum la 70a jardeko de la pasinta jarcento, dum la registaro de la tiam meksika prezidanto Luis Echeverría Alvarez. Ĝia fondado helpadis al la novaj altlernejaj aspirantoj havi novan altkvalitan alternativon por daŭrigi siajn studadojn.
Lernejaj sidejoj
redaktiKvar el la kvin lernejsidejoj plus la ĉefsidejo lokiĝas ĉe Meksikurbo kaj la restanta en Meksikŝtato. La Meksikurbaj estas la sidejoj Azcapotzalco, Iztapalapa, Xochimilco [SoĉiMILko] kaj Cuajimalpa [KŭaĥiMALpa], kontraste kun la sidejo Lerma kiu lokiĝas en la samnoma municipo en Meksikŝtato, okcidente de la ĉefurbo.
Esperanto
redaktiNuntempe, esperanto ne estas oficiale instruata en la sidejoj de la universitato. Tamen, iuj el ili havas malfermatajn agadprogramojn, en kiuj ajna membro de la universitata komunumo povas partopreni por kunhavigi al la aliaj siajn proprajn talentojn.