Uĵhorodo
Uĵhorodo (ukraine Ужгород (Uĵhorod), rutene Ужгородъ (Uĵhorod), ruse Ужгород (Uĵgorod), slovake kaj ĉeĥe Užhorod, hungare Ungvár, germane Ungwar, hebree אונגװיר (Ungvir, Ingver, Yngvyr)) estas urbo kun departementorajto en okcidenta Ukrainio, samtempe administra centro de la Transkarpata provinco. Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 115 449 loĝantoj sur areo de 40 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 886 loĝantoj/km².
Uĵhorodo | ||
ukraine Ужгород, rutene: Ужгородъ, ruse Ужгород, slovake Užhorod, hungare Ungvár, germane Ungwar | ||
Urbo | ||
Rekonstruita stacidomo en Uĵhorodo
| ||
|
||
Oficiala nomo: ukraine Ужгород | ||
Lando | Ukrainio | |
---|---|---|
Provinco | Transkarpata provinco | |
Distrikto | Uĵhoroda distrikto | |
Historiaj regionoj | Ung, Karpata Rutenio | |
Najbaras kun | Vyšné Nemecké (Slovakio) | |
Rivero | Uĵ | |
Situo | Uĵhorodo | |
- alteco | 122 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 37′ N 22° 18′ O / 48.617 °N, 22.300 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 137 m s. m. | |
Areo | 41,6 km² (4 160 ha) | |
Loĝantaro | 115 449 (2022) | |
Denseco | 2 775,22 loĝ./km² | |
Fondita | 9-a jarcento | |
Primatoro | Sergij Ratuŝnjak | |
Horzono | MET (UTC 2) | |
- somera tempo | MET (UTC 3) | |
Poŝtkodo | 88000-499 | |
Telefona antaŭkodo | 380 312 | |
KOATUU | 2110100000 | |
Situo de Uĵhorodo enkadre de Ukrainio
| ||
Situo enkadre de Transkarpata provinco
| ||
Vikimedia Komunejo: Uzhhorod | ||
Retpaĝo: www.uzhgorod-city.org.ua | ||
Situo
redaktiUĵhorodo situas rande de ebenaĵo kaj Karpatoj, borde de la rivero Uĵ, ĉe la ŝtata limo kun Slovakio, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Moskvo.
Historio
redaktiEn 895 hungaraj triboj okupis la regionon. Frue ili konstruis tie fortikaĵon. En 1430 la loko ricevis rangon Libera reĝa urbo. La grekokatolika eklezio fondiĝis en 1646. Ekde 1769 la urbo iĝis departementejo de Ung. La fervojo ekfunkciis ekde 1872. Ĝis 1920 Ungvár apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, kies departementejo estis, poste al Ĉeĥoslovakio. Ungvár rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj estis deportitaj. Ekde 1945 Uĵhorodo apartenis al Ukraina SSR (Sovetunio), do ekde 1991 ĝi estas parto de la suverena Ukrainio.
Servoj
redaktiVidindaĵoj
redakti- Katedralo Gloro de la Kruco, grek-katolika
- skanzeno
- klostro
- botanika ĝardeno
- sinagogo
- preĝejoj grek-katolika, kalvinana kaj rusa
- statuo de Tomáš Garrigue Masaryk
Famuloj
redakti- en tiu urbo naskiĝis kaj mortis:
- hungara aktoro Sándor Monori
- hungara pentristo Ferenc Szemán
- hungara zoologo Gyula Krocskó
- en la urbo naskiĝis:
- András Bodnár (akvopilkisto) (hungaro)
- hungara aktoro kaj operkantisto Ilka Pálmay
- hungaraj aktoroj István Gyergyai, Ida Harmath kaj Esztella Levko
- hungara akademia instruisto Dávid Hajnal
- hungaraj arkitektoj Attila Csikós kaj Mihály Tomcsányi (pli juna)
- hungaraj biologoj Sándor Gorka kaj Adorján Kesselyák
- hungaraj botanikistoj Sándor Mágócsy-Dietz kaj Gábor Ubrizsy
- hungara fizikisto László Jenkovszky
- hungara geologo Imre Timkó
- hungara inĝeniero Ottó Farkas
- hungara matematikisto Barna Szénássy
- hungara kemiisto Gyula Hevesi
- hungardevena muzikisto Dezső Zádor (komponisto)
- hungaraj operkantistoj Ferenc Ferenczy, Viktor Massányi kaj Endre Zádor
- hungaraj pentristoj Mór Karvaly, Lili Ország, Géza Pap, László Puskás, Irma Seidler, Sándor Zicherman kaj Ilku Marion Zoltanoviĉ
- hungara poeto Árpád Pásztor
- hungaria politikisto András Bródy
- hungara reĝisoro Pál Bródy
- hungara skulptisto Márk Vedres
- ukraina-hungara skulptisto Mihail Kolodko
- hungara ŝlagrokantisto László Bódi
- hungara teatrestro József Ferenczy
- en la urbo mortis:
- hungara botanikisto István Fodor
- grek-katolika episkopo Gyula Firczák
- hungardevena inĝeniero Miklós Bojkó
- hungaraj pentristoj József Boksay, Béla Erdélyi kaj István Molnár (pentristo)
- hungara poeto Gábor Dayka
- hungara-ukrainia verkisto Mihajlo Ivanovics Tomcsanyij
Esperanto
redaktiTie movadis Vince Tóth 1939-1944.
Ĝemelurboj
redakti- Békéscsaba en Hungario
- Corvallis en Usono
- Česká Lípa en Ĉeĥio
- Darmstadt en Germanio
- Horsens en Danio
- Jarosław en Pollando
- Kajaani en Finnlando
- Koŝice en Slovakio
- Michalovce en Slovakio
- Nyíregyháza en Hungario (ekde 1971)
- Orjol en Rusio
- Szombathely en Hungario
Eksteraj ligiloj
redakti- Užhorod Arkivigite je 2011-04-17 per la retarkivo Wayback Machine - fotografaĵoj