UK 1999
La 84-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1999 en Berlino, Germanio. Partoprenis 2 712 aliĝintoj el 66 landoj. Estis alloga por vizitantoj, sperti la germanan ĉefurbon 10 jarojn post falo de la Berlina Muro. La kongresa temo estis "Tutmondiĝo – ŝancoj por paco?" Rezulton de diskutoj kaj alvokon sur ĝia bazo enhavas la Kongresa Rezolucio.[1]
UK 1999 | ||
---|---|---|
Loko | Berlino, Germanio | |
Ekde | 31-a de julio 1999 | |
Ĝis | 7-a de aŭgusto 1999 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Kiel kongresejo servis la larĝaspaca Internacia Kongresa Centro Berlino "Internationales Congress Center (ICC)", konstruita inter 1975 kaj 1979 en tiam tre modernisma, eĉ iom futurisma stilo.
Alta Protektanto estis prof. Roman Herzog, Federacia Prezidanto de Germanio.
Okazis la dua Nitobe-simpozio, organizata de Hans Erasmus, kun konataj eksteraj partoprenantoj.
Rektoro de la Internacia Kongresa Universitato estis nobelpremiulo Reinhard Selten. Kunlabore kun AIS San-Marino okazis AIS-IKU, aro da oklekciaj kursoj komplementantaj la Kongresan Universitaton.
Antaŭhistorio
redaktiLa prezidanto de UEA John Wells en 1993 sendis salutmesaĝon al Esperanto-Ligo Berlino (ELB) okaze de la jubileo „90 jaroj Esperanto en Berlino” kun instigo, inviti Universalan Kongreson de Esperanto en la germanan ĉefurbon.
Wells skribis: „Berlino neniam enskribiĝis en la mapon de kongresaj urboj de UEA. Ĉu vi ne trovas tion stranga kaj malfacile kredebla? Ĉu vi ne intencas korekti tiun historian maljustaĵon antaŭ ol ni atingos la 90an aŭ eĉ la 100an Universalan Kongreson?”[2]
Laŭ decido de la jarĉefkunveno de ELB konstituiĝis la 17-an de septembro 1994 la komisiono „Universala Kongreso de Esperanto en Berlino“ por esplori la demandon, sub kiuj kondiĉoj eblas, okazigi UK en Berlino. Kunagadis en la komisiono naŭ berlinanoj, inter ili Hermann Tautorat, Eva Bork, Gary Mickle kaj Heike Schüssler, kaj la hamburganoj Elsbeth kaj Werner Bormann, kiuj speciale kontribuis per personaj spertoj pri organizo de Universalaj Kongresoj, specife pri la UK de Esperanto en Hamburgo 1974.
Estis esploritaj lokoj por kongresaranĝoj, por konvena loĝado de diversaj kongresvizitantoj, la financado kaj la preteco de berlinaj kaj alilokaj esperantistoj agadi por la kongreso. La prezidanto de la komisiono Fritz Wollenberg prezentis al la jarĉefkunveno de ELB la 5-an de februaro 1995 detalan raporton kun la rekomendo: „La komisiono konkludas, ke eblas, rekomendi al la jarĉefkunveno la kandidatiĝon de Berlino por Universala Kongreso de Esperanto.”[3]
Laŭ decido de la jarĉefkunveno okazis la 9-an de aprilo eksterordinara ĉefkunveno de ELB, en kiu Nikola Rašić, la Konstanta Kongresa Sekretario en la Centra Oficejo de UEA, eksplikis speciale la taskojn de la lokaj esperantistoj prepare al la kongreso kaj dum ĝi. Post diskuto oni interkonsentiĝis pri voĉdonado. La 4-an de majo en Esperanto-Centro Falkstraße 25 publike estis kalkulitaj la voĉoj. Plejmulto de la ELB-membroj voĉdonis por organizado de UK inter 1999 kaj 2003 en Berlino.
La 16-an de oktobro 1995 okazis fondokunveno de la provizora LKK kun la prezidanto Bengt-Arne Wickström (kongresejo), vicprezidantoj Detlev Blanke (scienco), Detlef Hofmann (turismo), Fritz Wollenberg (informado), sekretario Hermann Tautorat, kasisto Hans Peter Kames kaj membroj Frank Stocker (politikistoj), Peter Kühnel (tranoktejoj), Ulrich Becker (kulturo), Martin Schüler (kontaktoj en Brandenburgio), Sabine Trenner (Infana Kongreseto), Johann Pachter (giĉetoj), Werner Bormann (konsilanto), Elsbeth Bormann (konsilantino). Poste estis sendita komuna letero de GEA (prezidanto Frank Stocker), ELB (prezidanto Fritz Wollenberg) kaj BEA (prezidanto Detlef Hofmann) al la Estraro de UEA kun la invito: „Germana Esperanto-Asocio, Esperanto-Ligo Berlino kaj Brandenburgia Esperanto-Asocio invitas la Universalan Kongreson de UEA por la jaro 1999 al la germana federacia ĉefurbo Berlin.“
La 18-an kaj 19-an de junio Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA vizitis Berlinon, por informiĝi pri la kondiĉoj por UK kaj renkonti la aktivulojn kaj partnerojn.
Finfine en la solena malfermo de la UK en Prago estis informita pri la decido de la UEA-estraro, okazigi la 84-an UK de Esperanto en somero 1999 en Berlino.[4]
LKK
redaktiLa provizora LKK nun intensigis sian preparlaboron por la UK. La duan de februaro 1997 konstituiĝis la LKK kiel registrita unuiĝo kun Bengt-Arne Wickström kiel prezidanto. En la lasta kunveno la 6-an de majo 2001 estis decidita pri nuligo de la unuiĝo.
Ekde septembro 1997 LKK ne plu estis provizora, ĉar UEA intertempe akceptis ĝin oficiale. Nun eklaboris kelkaj komisionoj – kulturaj aranĝoj, sciencaj aranĝoj, informado, antaŭkongreso en Brandenburgio.
Pro la subita morto de la LKK-sekretario Hermann Tautorat la 19-an de majo 1996 estis bezonata kompetenta sekvonto. Ina Tautorat transprenis la streĉan laboron kaj sukcese kunordigis la laborojn dum la UK.
Bengt-Arne Wickström gvidis la LKK ĝis majo 1999. Multaj preparlaboroj estis faritaj. Dank al lia engaĝiĝo la Federacia Prezidanto de Germanio fariĝis Alta Protektanto de la UK kaj gravaj personoj de la publika vivo akceptis membrecon en la Honora Komitato. La 22-an de majo li deklaris en letero al UEA sian demision kiel LKK-prezidanto pro problemo kun LKK-ano. Li plue kunlaboris en LKK kiel kongresejestro. La LKK plulaboris sen prezidanto. Neniu volis anstataŭi lin.
Membroj de LKK
redakti- Bengt-Arne Wickström (LKK-prezidanto ĝis majo 1999, kongresejestro),
- Ina Tautorat (Sekretario),
- Fritz Wollenberg (Informado),
- Detlev Blanke (Scienca programo, ekskursoj),
- Helmut Krone (Kasisto),
- Ulrich Becker (Artaj aranĝoj),
- Werner Bormann (Konsilanto),
- Detlef Hofmann (Ekskursoj, loĝigo),
- Peter Kühnel (Kongresejo, loĝigo),
- Ursula Niesert (Eksteraj rilatoj),
- Johann Pachter (Personaro, giĉetoj),
- Frank Stocker (Gazetara servo, kontaktoj),
- Sabine Trenner (Infana kongreseto) kaj
- David-Emil Wickström (Junularaj aranĝoj).
Alta Protektanto kaj Honora Komitato
redaktiJam en 1997 la Federacia Prezidanto de Germanio Roman Herzog akceptis, fariĝi Alta Protektanto de la 84-a UK de Esperanto en Berlino. Dum la UK li jam estis eksa prezidanto.
Honora Komitato formiĝis, por morale subteni la UK en Berlino. Akceptis la membrecon politikistoj de diversaj partioj kaj aliaj gravaj personoj de la publika vivo en Germanio. Jen la membroj:
- Ignatz Bubis, Prezidanto de la Centra Konsilio de Judoj en Germanio,
- Eberhard Diepgen, Ĉefurbestro de Berlino.
En la akcepta letero al la LKK-prezidanto prof. Wickström li eksplikis interalie:
„Ĝojigas min ege, ke la Universala Kongreso unuafoje okazos venontjare en Berlino. Tio estas por la germana ĉefurbo pozitiva, estonten direktanta signalo. Berlino krome ofertos ekster la kongresaranĝoj multfacetajn ekzemplojn por kunestado de la kulturoj kaj per tio miaopinie estos ideala aranĝloko.”[5]
- Hans Dietrich Genscher, Eksa Federacia Ministro pri Eksteraj Aferoj.
En la akcepta letero li akcentis:
„Mi tute konscias pri la grava kontribuo, kiun Esperanto plenumas al la interkompreniĝo de la popoloj. Pro tio mi volonte akceptas vian inviton.“
- Hans Ulrich Klose, Prezidanto de la Komisiono pri Eksteraj Aferoj de la Germana Federacia Parlamento,
- Helmut Kohl, Eksa Federacia Kanceliero de Germanio.
En la akcepta letero de lia oficejo tekstas:
„Per tio la Federacia Kanceliero deziras esprimi sian estimon por la germana kaj mondvasta Esperanto-movadoj. Dum ĝia longa historio ĉiam estis la celo de tiu ĉi movado progresigi la pacan kunvivadon de la homoj kaj servi al la dialogo de la kulturoj.”
Krome estas grave por li „aprezi la fakton, ke la Universala Esperanto-Kongreso decidiĝis por la ĉefurbo de la denove unuigita Germanio kiel kongresloko.”[6]
- Karl Lehmann, Prezidanto de la Germana Episkopa Konferenco,
- Peter Radunski, Berlina Senatano pri Scienco, Esploro kaj Kulturo,
- Reinhard Selten, Profesoro pri Ekonomiko, Nobelpremiito,
- Ingrid Stahmer, Berlina Senatano pri Lernejoj, Junularo, Sporto,
- Manfred Stolpe, Ĉefministro de Brandenburgio,
- Christof Stölzl, Ĝenerala Direktoro de la Germana Historia Muzeo,
- Johano Strasser, Ĝenerala Sekretario de la Germana PEN-Centro,
- Christof Tannert, Eks-membro de la Eŭropa Parlamento,
- Antje Vollmer, Vicprezidanto de la Germana Federacia Parlamento,
- Hans N. Weiler, Rektoro de la Eŭropa Universitato Viadrina, Frankfurto ĉe Odro.[7]
Informado antaŭ UK
redaktiInformfolioj de LKK
redaktiLKK eldonis por la interna informado en 1998/1999 serion da informfolioj sub la titolo: „LKK Berlin informas“
Aperis jenaj folioj: „Patrona Komitato estiĝas“, „LKK-vizito en ICC“, „Ni preparas la prezentadon de la UK de Esperanto 99 dum la ĉijara UK en Montpellier (1-a – 8-a de aŭg. 1998)“, „Ni nun pritraktas kun profesia kongresorganizanto, elektita de UEA surbaze de la preparlaboro de LKK, pri UK-ekskursoj“, „Alvoko de la LKK – La Universala Kongreso 1999 en la germana ĉefurbo estu afero de ni ĉiuj“.
Por informi germanlingvanojn LKK eldonis por disdono la germanlingvan faldfolion „Viele Länder – viele Themen. Ein Kongress mit einer Sprache“ (Multaj landoj – multaj temoj. Unu kongreso kun unu lingvo)
Berlin-Brandenburgiaj Esperanto-aranĝoj en 1998/1999, dediĉitaj al UK
redakti29-a de aŭgusto 1998 - Somera Festo de ELB kaj BEA en Michendorf (Brandenburgio)
6-a de julio 1998 - Prelego de prof. d-ro György Nanovfsky, Ambasadoro de Hungara Respubliko kaj Dojeno de Diplomatia Korpuso en Moskvo en Haus Ungarn, Berlino
12-a de decembro 1998 – Zamenhoffesto de ELB kaj BEA en Pola Instituto en Berlino kun Esperanto-Redakcio de Pola Radio Varsovio, kanzona programo de la pola kantistino Jadwiga Dzięgeliewska el Krakovo, akompanata ĉe piano de Gražyna Nazarko kaj muzika programo de Elena Wilke kaj la ensemblo „Ne plu“.
7-a de februaro, 22-a – 24-a de majo, 28-a de julio 1999 Trejnado de la UK-helpantoj kun LKK kaj Nikola Rašić en ICC, najbarecdomo Herbartstraße kaj en Humboldt-Universitato.
3-a de julio 1999 Festa kunveno sur Esperantoplaco en Berlino-Neukölln okaze de 50-jariĝo de ELB
Berlin-Mapo kaj -gvidlibro, poŝtstampo kaj speciala gazetnumero
redaktiPharus-eldonejo publikigis Esperanto-version de sia mapo „Berlin Centro“ laŭ iniciato de la berlina esperantistino Eva Hoffmann en traduko de Dieter Berndt kaj kun informoj pri ELB, GEA kaj UK.
Eldonejo mondial eldonis la broŝuron „Berlino por turistoj. Praktika poŝgvidilo por esperantistoj”. Tekstoj de Ulrich Becker, fotoj de Ingo Knechtel. Berlino 1999
GEA eldonis Esperanto aktuell, n-ro 4-5/99 en julio 1999 kiel germanlingva superrigardo pri la internacia kaj nacia Esperanto-movadoj
Deutsche Post (Germana Poŝto) uzis porokazan stampon kun la dato 7-a de aŭgusto (Modelo: Hans-Joachim Wolf, Berlino) en poŝtoficejo la 9-an de aŭgusto.
Emblemo, afiŝo, kongresaj bultenoj kaj libro
redaktiLa ronda emblemo de la UK (Modelo: Joachim Schulze, Lepsiko) montras la Brandenburgan Pordegon kun ĉirkaŭa skribo.
La afiŝo montras la radioturon kaj la kongresejon ICC.[8]
UEA eldonis du bultenojn, la unuan kun informoj pri Berlino kaj listo de kongresaj perantoj, la duan kun informoj pri restado en Germanio kaj Berlino kaj pri la kongresa programo, speciale pri ekskursoj.
La Kongresa Libro, eldonita de UEA, Rotterdamo 1999, enhavas informojn pri la Alta Protektanto, la Honora Komitato, la LKK, estraro de UEA kaj Centra Oficejo de UEA. Enestas utilaj informoj pri Berlino kaj la kongresejo, eta ABC de la kongresano, prezento de kongresaj aranĝoj, listo de kongresanoj kaj de Universalaj Kongresoj.
Gazetara Konferenco kaj gazetara kampanjo de GEA
redaktiGazetara Konferenco okazis la 29-an de julio 1999 en Ferdinand-Friedensburg-Salono de la Ruĝa Urbodomo kun la prezidanto de GEJ Marko Naoki Lins (Praktika apliko de Esperanto), la GEA-prezidanto Frank Stocker (Celoj de la Esperanto-movado), la prezidanto de la Togolanda Esperanto-Unuiĝo Kokou Sagbadjelou (Esperanto en Togolando) kaj ELB-prezidanto Fritz Wollenberg (Esperanto en Berlino kaj la programo de la UK). Partoprenis 25 ĵurnalistoj. Aperis poste gazetaraj informoj ĉe dpa kaj aliaj agentejoj kaj en diversaj gazetoj.[9]
GEA sendis al ĉirkaŭ ducent gazetoj en Germanio informojn pri la UK kun indiko pri esperantisto el la regiono, kiu veturas al la UK kaj pretas esti intervjuata. Aperis amaso da gazetartikoloj rilate al la UK.
Kongresejo kaj salonoj
redaktiLa Internacia Kongresa Centro (ICC) en Berlino Charlottenburg, iom for de la urbocentro, estis unu el la plej grandaj kongresdomoj de la mondo. En ĉi-tiu arĝente-griza High-Tech-arkitektura konstruaĵo eblis okazigo de la plej multaj kongresaj aranĝoj sub unu tegmento, do kongresanoj rapide venis de loko al loko.
Apud la konataj salon-nomoj Zamenhof (1), Trompeter (2), Lapenna (3), Hodler (6), Kalocsay (Libroservo en ponta vestiblo) estis nomitaj interalie salonoj honore al Catherine Schulze (5), usona Esperanto-instruistino kaj -aktivulino, estrarano de ELNA kaj redaktoro de ĝia revuo, Oene Hoekstra (8) nederlanda Esperanto-instruisto, estraro kaj prezidanto de NGGE – Nederlanda Grupo de Geinstruistoj, Johannes Dietterle (9), germana pastro kaj gimnazia instruisto, direktoro de Germana Esperanto-Instituto, Elsbeth Bormann (11/12), sociala laborantino, kiu gvidis virinan agadon en UEA kaj estis prezidanto kaj Honora prezidanto de GEA, Rudi Graetz (13/14), germana komerca konsilisto, prezidanto de Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR 1965-1977, Gustav Kühlmann, dano, kiu prezidis de 1944 plurfoje Konversacian Esperantistan Klubon Kopenhago dum jardekoj, ekde 1979 estris la asocion Internacia Aŭtomobilista Esperanto-Klubo kaj kunordigis agadon de Veterana Esperanto-Klubo (VEK), Jean Forge (Kulturetaĝo – Meza vestiblo), eminenta pola-germana filmreĝisoro kaj Esperanto-verkisto, Eugen Wüster (Tegmentoĝardeno), aŭstra inĝeniero, universitata profesoro, unu el la fondintoj de la Esperantologio, fondinto de la moderna terminologio-scienco. Per nomo de ĉambro estis honoritaj Hermann D. Tautorat, grava Esperanto-instruisto kaj aktivulo en Berlino, fondinto de Ĵaŭda Rondo kaj Esperanto-Centro, Jean Borel, svisa ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto, kiu fondis en 1903 Berlinan Esperanto-grupon kaj Esperanto-eldonejon Möller & Borel kaj iniciatis fondon de GEA.[10]
Salutmesaĝoj kaj akcepto
redaktiMesaĝon al la UK sendis:
- Roman Herzog, Alta Protektanto de la 84-a UK, Eksa Federacia Prezidento de Germanio.
Li „deziras al la 84-a Universala Kongreso de Esperanto bonan kaj sukcesan iradon kaj transsendas la plej bonajn salutojn.”
- Eberhard Diepgen, Ĉefurbestro de Berlino
Li skribis:
„La internacia lingvo, en 1887 iniciatita de la kuracisto Ludwig Zamenhof, povis krei aktivan lingvokomunumon, kies membroj en pli ol cent landoj agadas en la spirito de reciproka respekto kaj toleremo. Esperanto ne konas lingvan hegemonion nek diskriminacion de minoritatoj, sed alprenas elementojn el diversaj lingvoj kaj kulturoj por ilin kunligi.
Mi tre kore bonvenigas vin ĉiujn en Berlino al la 84-a Universala Kongreso de Esperanto. La kongreso pruvu unu plian fojon la kapablecon de la planlingvo Esperanto, kaj okazu fruktodona diskuto pri „tutmondiĝo kiel ŝanco por la paco“.[11]
- Kofi Annan, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj.
Li priskribis la situacion de la mondo kaj akcentis: „Pli kaj pli ofte montriĝas, ke la problemoj komunas. Inter la minacoj troviĝas kelkaj bone videblaj: terorismo, pandemonio, amasarmado. Aliaj insidas kaŝe: klimata ŝanĝo, narkot-komerco, ‚lavado de ŝtelita mono’. Ĉiuj ignoras landlimojn. Ili estas ‚problemoj senpasportoj’. Neniu lando sola kapablas, ilin forbari. Tial ĉiu lando bezonas Unuiĝintajn Naciojn.” Ke „diversaj fortoj de la civila socio” en la lastaj jaroj „montris sin ĉiam pli aktivaj je la nacia kaj internacia skaloj” en konstruado de paco kaj batalo kontraŭ minacoj al la paco, li taksas „tre pozitiva evoluo”. La salutmesaĝo finas per la vortoj: „Je ĉi tiu historia momento mi dediĉis min al la konstruado de nova fundamento el paco, progreso kaj evoluo, en la kadro kaj per la helpo de Unuiĝintaj Nacioj. Tian devon al la nuntempo kaj la estonto nun frontas ni ĉiuj. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson.“
- Federico Mayor, Ĝenerala Direktoro de UNESCO.
Li komence atentigis: „Via kongreso pritraktos la problemojn de Tutmondiĝo, paco kaj lingva diverseco. Tiuj temoj ja centre rolas en la programo de UNESCO, …“ Post kelkaj pensoj rilate al la kongresa temo kaj la signifo de demokratio tiurilate, li daŭrigas: „Interparolante, homoj lernas kompreni unu la alian kaj praktiki la moralan solidarecon, sur kiu baziĝas ĉiu vera integriĝo. En tia aliro efektive kuniĝas la idealoj de d-ro Esperanto kaj tiuj de UNESCO. Ni dividas vizion pri vera tutmondeco. Preter la tre limigita tutmondiĝo ekonomia de la merkatoj.“ Kulminas liaj eksplikoj en la alvoko: „Ni renovigu niajn strebojn por certigi, ke la tutmondiĝo inkluzivu ankaŭ tiun ĉi dimension: senkondiĉan respekton al kultura kaj lingva diverseco. Se ni sukcesos ĉi-rilate, tio siavice naskos novajn ŝancojn por plifortigi la pacon kaj plibonigi homajn vivojn.“
- Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de la Esperanto-fondinto.
Li karakterizis la specifan signifon de UK en la germana ĉefurbo: „Urbo, kie oni iam ordonis, ke Esperanto malaperu, sed urbo, kiu fariĝas por la semajno venonta la ĉefurbo de Esperantujo … urbo, kie falis la muro, popolon dividinta, eĥo de tiu evento, sonante tra la mondo kai inaŭgurinte falon de muro virtuala, dividinta homaron en kampoj malamikaj. Ĉi tie do, fare de dissalto de Berlina muro, startis efektivigado de la ideo de tutmondiĝo.” Por Zaleski-Zamenhof tutmondiĝo „prezentas al paco kondiĉon necesan”, ĉar laŭ li „la gravaj problemoj … postulas tutmondskalajn solvojn” kaj Esperanto, vehiklo de la universala toleremo, fundamenta valoro de interhomaj rilatoj, toleremo signifanta respekton de la diverseco, de la alieco, tial do necesa faktoro de sukcesa funkciado de la tutmondiĝo.”[12]
- Christof Tannert, Eksmembro de Eŭropa Parlamento, dum inaŭguro de UK parolis pri lingva situacio en EU kaj speciale pri iniciato de 128 parlamentanoj, kiuj postulas Esperanton kiel devigan lernejan fakon. Ankaŭ Tannert apartenis al la subtenantoj.[13]
- Ŝtatsekretario Ingolf V. Hertel dum akcepto en la urbodomo la 5-an de aŭgusto transdonis la salutojn de la ĉefurbestro Eberhard Diepgen.
Li al la invititoj diris: „Rimarkinda ĉe via kongresa temo ŝajnas al mi, ke vi malimplice metas en la malfonon de viaj pripensoj la eblajn sekvojn pozitivajn de tutmondiĝo, dum ĝuste ĉi tie en Germanio la nocio „tutmondiĝo“ ofte havas negativan nuancon. Mi konsentas kun vi, ke la tutmonda interplekto de la ekonomio kaj la plidensigo de la tutmonda komunikado estas grandioza ŝanco por pli bona interkompreniĝo inter la popoloj. … La tempo tiurilate laboras favore al la baza ideo de Esperanto.” Li eksplikis poste la gravajn ŝanĝojn en la sistemo de altlernejoj kaj sciencoj en Germanio en rilato al tutmondiĝo.[14]
Kongresaj Programeroj (nekompletaj)
redaktiOkazis dum 8 tagoj pli ol 190 unuopaj aranĝoj. Sukcesa efektivigo de la tuta kongreso eblis, ĉar pli ol 60 volontuloj ne nur el Berlino kaj Brandenburgio diversmaniere helpis, ĉu kiel deĵoranto ĉe giĉeto, ĉu kiel pordisto aŭ alimaniere.
Kongresa Temo
redaktiLa Kongresa Temo estis pridiskutita en kelkaj specialaj kunvenoj, sed ludis ankaŭ rolon en diskutkontribuoj kaj paroladoj de aliaj aranĝoj kaj publikaĵoj.
Vilmos Benczik, la reĝisoro de la Kongresa Temo, en Kongresa Libro atentigis pri aspektoj de tutmondiĝo, pri diversaj rigardoj al ĝi, kaj starigis pripensindajn demandojn. Fine li skribis: „Estas esperige, ke la blindan mondan eŭforion ĉiam pli ofte rompas tiaj demandoj kaj ankaŭ provoj de respondoj. Ni esperantistoj, kiuj estas fruaj apostoloj de la penso pri tutmondeco, certe devas aŭdigi nian voĉo en tiu monda debato.“[15]
En la Kongresa Rezolucio estis fiksita rezulto de la diskutoj kaj fine formulita jena alvoko:
„La 84-a Universala Kongreso de Esperanto…
alvokas
- al Unuiĝintaj Nacioj, al ties instancoj, al ĉiuj internaciaj forumoj, al la ne-registaraj organizaĵoj kaj al la uzantoj kaj parolantoj de Esperanto tra la mondo, doni gravan atenton al tiuj ĉi aspektoj de tutmondiĝo, kaj klopodi direkti la procezon tiel, ke ĉiuj homoj de la terglobo profitu el ĝi. Tio povas okazi nur ĉe senkondiĉa respekto de ĉiuj homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj je lingva kaj kultura diverseco;
- al la ekonomie prosperaj kaj politike fortaj ŝtatoj celi ne asimilon de la cetera mondo sed unuiĝon kun ĝi surbaze de reciproka kompreno, respekto kaj reciprokaj avantaĝoj, ĉar nur tia tutmondiĝo povas garantii por la homaro solidan pacon en vera feliĉo.“[16]
Antaŭkongreso
redaktiDetlev Hofmann kun sia entrepreno “espero-Reisen” antaŭ UK de 24-a ĝis 30-a de julio buse rondvojaĝis kun kongresanoj „Ambaŭborde de la Odro”. Estis vizititaj multaj polaj kaj germanaj urbetoj.
Kulturaj aranĝoj
redaktiNacia Vespero
redaktiPer muziko, dancoj kaj literaturaj tekstoj estis prezentitaj Berlino kaj la ĉirkaŭa Brandenburgio nuntempaj kaj historiaj. Elpaŝis gurdisto Eberhard Franke, la berlina dancensemblo „Berolina Linke Wade“, Barbara Kellerbauer kun kanzonoj de Bertolt Brecht, Volkstanzkreis Alte Liebe (Soraba Popola Dancensemblo „Malnova Amo“), Dancgrupo kaj Koruso de Bruno-Göring-Amikaro, Duo Britt Hedrich kaj Rüdiger Busch (Brit Hedriĥ kaj Ridiger Buŝ) – kontrabaso kaj gitaro - kun ĵazo kaj klasika muziko, la Ensemblo Musici Berlin – koruso kaj solistoj – kun berlinaj melodioj kaj fine Mr. Breeze (Briz) – Berlina Rok-grupo. Muzikis ankaŭ strataj muzikantoj el Berlino: Nikolai Kirjasijev (akordiono), El Gitano – The Human Jukebox (La Cigano – homa muzikaŭtomato) kaj Massimo (Italio) kaj amikino Erna (gitaro kaj fluto).
Tra la programo lerte gvidis Martin Haase.
Internacia arta Vespero
redaktiLaŭ alvoko anonciĝis Esperanto-artistoj kaj prezentis impresan programon. Interalie tre mistere dancis la fama dana kantisto Kim Jesus Henriksen kaj laŭ hejma arta tradicio la korea dancistino Song Ĝong-Ok.
Tra la programo gvidis Katalin Smidéliusz (Katalin Kováts) kaj Fritz Wollenberg.
Kulturetaĝo Forge
redaktiĜi funkciis ĉiutage kun varia programo. Elpaŝis la duopo Ĵomart kaj Nataŝa, Germana dancgrupo kaj pola dancensemblo, Bahaa dancgrupo „Diverseco“, Popola dancensemblo de Bruno-Göring-Amikaro, Klezmer-muzikgrupo „Harry’s Freilach“, Aleksander Danko (akordionisto), Elena Wilke kaj grupo „Ne Plu“, Georgo Handzlik (kantisto kaj gitaristo).
Rigardeblis la ekspozicio de pentraĵoj kaj grafikaĵoj de Helga Plötner el Gräfenheinichen (Germanio). Inter la artaj verkoj videblis portretoj de germanaj kaj alilandaj esperantistoj.
Belartaj Konkursoj
redaktiLa 2-an de aŭgusto en salono Wüster oni informis pri rezultoj de „Belartaj Konkursoj“ de UEA en 1999. La prezidanto de la juĝkomisiono omaĝis festparole al la 50-jariĝo de Belartaj Konkursoj kaj al 75-a naskiĝtago de la elstaraj Esperanto-verkistoj Marjorie Boulton kaj William Auld.
Premiitoj:
Poezio: 1-a premio Antonio Valén (Hispanio) pro „Amafer’ iama”, 2-a premio Stefan MacGill (Hungario) pro „Ercoj”, 3-a premio Gonçalo Neves (Portugalio) pro „Amoroj”, Honoraj Mencioj Gonçalo Neves (Portugalio) pro „Gagat” kaj „Aglo”. Partoprenis 52 verkoj de 25 aŭtoroj el 17 landoj.
Prozo: 1-a premio Sten Johansson (Svedio) pro „Nepoj en Torento”, 2-a premio Sten Johansson (Svedio) pro „Kastelo de revoj”, ”, 3-a premio Lena Karpunina (Germanio) pro „La ridinda letero”, Honora Mencio Jorge Camacho (Hispanio) pro „Ludwig”. Partoprenis 20 verkoj de 14 aŭtoroj el 12 landoj.
Teatraĵo: 1-a premio Paul Gubbins (Britio) pro „Nun ni parolu!” kaj „Kien la pruneloj Kreskas”, 2-a premio ne aljuĝita, 3-a premio Paul Gubbins (Britio) pro „La neforlasito”. Partoprenis 5 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj.
Eseo: Premio „Luigi Minnaja”: Gonçalo Neves (Portugalio) pro „Niaj verboj sen veproj”, 2-a kaj 3-a premioj ne aljuĝitaj
Kanto: Premio „Ahn Song-san pri Kanto”: Valentina Maria Nan (Rumanio) pro „Ami”, 2-a premio Fiorello Fiorentin, teksto, kaj Aldo Fiorentin, muziko, (Italio) pro „Rifuĝintoj”, kaj Anja Karkiainen, teksto, kaj Vesa Pölkki, muziko, (Finnlando) pro „Kiam la folioj flavas”, 3-a premio Aldo Fiorentin (Italio) pro „Pensoj pri la paco”. Partoprenis 10 kantoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj.
Infanlibro: „Infanlibro de la Jaro 1998”: Kroatia Esperanto-Ligo pro la libro „Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapic” de Ivana Brlic-Mazuranic, trad. el la kroata Maja Tišljar.[17]
Vidbendo: 1-a premio „Esperanto in Mecklenburg und Vorpommern 1905-1944”(1-a parto) de Ralf Kuse (Germanio) , 2-a premio „Esperanto – komunikado kaj kulturo” de Brazila Esperanto-Ligo, reĝisorita de Ciro Gomes de Freitas, 3-a premio „Malproksima eĥo de la silka vojo” (pri Taĝikio) de Firdaus Ŝukurov (Taĝikio). Du vidbendoj ne videblis pro teknikaj kialoj. Sume partoprenis 5 vidbendoj.[18]
Ekspozicioj
redaktiPentraĵoj kaj grafikaĵoj de Helga Plötner el Gräfenheinichen (Germanio) rigardeblis en Kulturetaĝo Forge. Inter la artaj verkoj videblis portretoj de germanaj kaj alilandaj esperantistoj.
La ekspozicio „Modelo por la Homara Unuiĝo“, prezentita de internacia bahaa komunumo en enirhalo teretaĝe, montris fotojn kaj informojn pri bahaanoj kaj iliaj aktivecoj ĉirkaŭ la mondo.
Teatraĵoj, koncertoj kaj filmo
redaktiLa Drama Grupo de Studenta Esperanto-Klubo el Zagrebo surscenigis la teatraĵon „Dramo por kvin aktoroj, du publikoj, unu infano kaj unu teknikisto” kaj serba teatra grupo la teatraĵon „Gimnazio de Jagodina“.
Livija Kroflin kaj Ivan Špoljarec de teatra trupo Lutkobus (Pupobuso) el Zagrebo ludis la spektaklon „La eta princo” de Antoine de Saint-Exypéry, adaptita de Livija Kroflin , reĝisorita de Vera Lončar.
Koncertis la pianistoj Aldo Fiorentino el Italio kaj kantistinoj Galina Staneŝnikova kaj Elena Puĥova el Moskvo. Chopin-koncerton prezentis Mariusz Adamczak el Varsovio.
Roman Dobrzyński prelegis post montro de sia filmo „Chopin revenas al Majorko” pri Chopin kaj Gorge Sand.
Sciencaj aranĝoj
redaktiInternacia Kongresa Universitato
redaktiDum la 52a sesio de la Internacia Kongresa Universitato, kies rektoro estis Reinhard Selten kaj vicrektoro Erich-Dieter Krause, estis faritaj jenaj prelegoj:
Okcidenta matematiko: sekreta batalilo de kultura imperiismo? (Alan Bishop)
PChR (polimerazo-ĉenreakcio) - revolucia diagnozometodo de AIDS/SIDA, apliko en Bulgario (Eva Bojaĝieva)
Britaj romantikaj poetoj en kontinenta Eŭropo (Marjorie Boulton)
Psikiatrio—sojle al la tria jarmilo (Hans Eichhorn)
Sekureco en komputila komunikado: Legitimado kaj ĉifrado (Reinhard Fössmeier)
Lingvodinamiko inter dialekto kaj normlingvo (Martin Haase)
Teodoro Ŝvarc, entreprenanto, verkanto, travivanto (Humphrey Tonkin)
De la homarana helpo al la homarana interveno en la aktuala internacia juro (Rafaela Urueña de Hernández)
La prelegoj de Eichhorn kaj Fössmeier estis enkondukoj al samtemaj kursoj de po ok lecionoj, aranĝataj kune de UEA kaj AIS San-Marino en la kadro de AIS-IKU.
AIS-IKU-kursoj
redaktiUEA kunlabore kun Akademio de Sciencoj San Marino (AIS) komplementis IKU per AIS-IKU-kursoj oklekciaj, kiuj ebligis pli profundan okupiĝon pri kelkaj el la temoj, prezentitaj dum IKU.
La IKU-prelegoj kaj la kursoj trovis grandan intereson. Ĝis la lastaj lecionoj la salono estis plena.[19]
Terminologia Kunveno
redaktiGvidis ĝin Petr Chrdle, UEA-estrarano pri faka agado. Parolis Wera Blanke pri terminologia evoluo kaj spertoj kun TEC, Christer Kiselman pri sia revizia kunlaboro pri matematiko kaj statistiko pri la nova eldono de PIV, Luis de Yzaguirre pri rolo de teknologio en estonteco de lingvo kaj neceso de Esperanto, Karl Hermann Simon pri la forsta terminaro Lexikon Silvestre, István Gulyás pri fervoja terminaro de Internacia Fervoja Unio. En diskuto parolis Sandra Schweder, Detlev Blanke, Rüdiger Eichholz kaj Jan Werner. Revivigo de TEC estis postulata.[20]
Esperantologia Konferenco
redaktiSub gvido de Marc van Oostendorp ĝi ĉefe okupiĝis pri komputilaj aspektoj rilate al futuro de lingvoj.
Nitobe-simpozio
redaktiLa duan Nitobe-simpozion, inkluzivintan ekstermovadajn sciencistojn gvidis Hans Erasmus. Estis inkluzivitaj neesperantistaj sciencistoj. Temo estis “Tutmondiĝo kaj lingva diverseco”. Prelegintoj: Prof. Dr. Ulrich Ammon, Dr. Tove Skutnabb-Kangas, Prof. Claude Piron, Prof. Dr. Florian Coulmas, Mrs. Emma Bonino.
Religiaj aranĝoj
redaktiEkumenan Diservon en St. Marien-preĝejo ĉe Alexanderplatz la 1-an de aŭgusto partoprenis pli ol 600 homoj. Kantis kvarvoĉa koruso el Munkeno akompanata de blov-ensemblo kaj granda orgeno. La diservo enhavis eŭkaristion. Invitis IKUE, KELI, LKK. Predikis interalie Adolf Burkhardt.
Al interreligia preĝhoro en Evangelische Kirche am Lietzensee invitis Bahaa Esperanto-Ligo.
Kunvenoj de asocioj, unuiĝoj ktp.
redaktiLa 65-a Internacia Kongreso de Blinduloj okazis jam de 25-a ĝis la 31-a julio en Berlino (Hotel Unter den Linden) kun 102 partoprenantoj. Jarkunvenojn dum UK aranĝis ISAE (sciencistoj), IPTEA (poŝtistoj), IKEL (etnistoj), FAME-fondaĵo, Esperantlingva Verkista Asocio, Germana Esperanto-Asocio, IKEF (komercistoj), ASLE (sociallaborantoj). Kunvenis radio-amatoroj (ILERA), radio-aŭskultantoj (AERA), Rondo Familia, medicinistoj (UMEA), juristoj (EJA), fervojistoj, verduloj (AVE), ateistoj (ATEO), komunistoj (KEK), membroj de SAT, mondcivitanoj, spiritistoj (Societo F.V. Lorenz), katolikoj (IKUE), interesatoj de naturkuracado (INA), samseksemuloj (LSG), kat-amikoj (Rondo Kato), Goo-ludantoj (EGLI) kaj la Internacia asocio “Monda Turismo”. Refondiĝis la Aŭtoklubo Esperantista. Renkontiĝis legantoj de Litova Stelo, de Revuo Esperanto kaj El Popola Ĉinio. EEU kunvenis al fermita kunsido kaj publika pri Eŭropa agado, en kiu prezentis sin la nova estraro U. Broccatelli (prezidanto), K. Fettes-Tösegi (sekretariino) kaj H. van Ten Hagen (kasisto).[21]
Tago de la lernejo
redaktiLa 3-an de aŭgusto kunvenis interesatoj pri instruado de Esperanto. Enkondukon al la temo „Kiel Esperanto povas kontribui al interkultura edukado?“ faris la prezidanto de ILEI Mauro la Torre. La germanan eduksistemon prezentis Günther Lobin. Kontribuis Lusi Harmon, Stefan Mc Gill kaj Paul Gubbins. Gvidis la aranĝon Jennifer Bishop.[22]
Kursoj kaj ekzamenoj
redaktiEn internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA sukcesis 4 por la elemta kaj 6 por la meza ekzameno.
Jam tradiciaj Esperanto-Cseh-kurso kaj Cseh-seminario efektiviĝis.
Konversaciajn rondojn por pli bone praktiki Esperanton gvidis Atilio Orellana Rojas.
Kurson de soraba lingvo, lingvo de slava minoritato, vivanta en la germanaj federaciaj ŝtatoj Brandenburgio kaj Saksio, gvidis Michael Wolf.
UEA-instancoj kaj -organizaĵoj kunvenis
redaktiDum la UK kunvenis la komitato de UEA. La Estraro de UEA publike respondis, same la Centra Oficejo de UEA. Estis diskutitaj spertoj pri Delegita Reto, estis kunsidoj pri agado en Ameriko, agado en Afriko, agado en Azio kaj agado de landaj asocioj de UEA, estis aranĝita Forumo de Fakaj Asocioj kaj spertinterŝanĝo pri Kulturaj Ĉefurboj de Eŭropo 2000.
Kunordigita de Petr Chrdle en Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo 50 reprezentantoj de Esperanto-organizaĵoj diskutis pri komuna strategia plano. Prelegis enkonduke Helmar Frank (AIS), Franz Joseph Braun (IKEF) kaj Kep Enderby (UEA).
Kunvenis la FAME-fondaĵo kaj la Akademio de Esperanto kaj fermite kaj publike.
Junulara programo
redaktiSpecialaj junularaj programeroj traviveblis ĉefe en gimnazio Schillerschule, kie ankaŭ troviĝis la amasloĝejo.
Koncertis la sveda rokgrupo Persone kaj la rusa kantduopo Ĵomart kaj Nataŝa. Estis ofertitaj Esperanto- kaj germana kursoj, ludoj, danckurso, uzintago, urbludo, Kneipentour (knajpa ekskurso), disco, danco kaj gufujo.
Internacia Infana Kongreseto
redaktiSamtempe kun la 84-a Universala Kongreso de Esperanto okazis la 32-a Internacia Infana Kongreseto de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto en Bergholz-Rehbrücke ĉe Potsdamo en Infana Turisma Centro am Teufelssee (Ĉe la Diabla Lago). Al la teamo de prizorgantoj apartenis Sabine Trenner, Monica Cruz, Jenny Goddard, Steffen Pietsch, Ana-Maria Pinter kaj Lukaŝo Tokarski. La infanoj, 6- ĝis 14-aĝaj, estis invititaj de la talismano de la kongreseto Villi Abelo, al kiu ili povis sendi siajn aliĝilojn sub adreso de Deutsche Esperanto-Jugend, Grellstraße 36, Berlino. Por la partoprenantoj Sabine Trenner verkis la libron La aventuroj de Villi Abelo kun allogaj rakontetoj por la infanoj. La 7-an de aŭgusto sin prezentis la partoprenantoj de la IIK en la ferma aranĝo de UK.[23]
Ekskursoj
redaktiKunlabore kun profesia organizanto estis ofertitaj ekskursoj kun Esperanto-gvidantoj:
Antaŭ la kongreso: Ĉe ambaŭ flankoj de Odro (Detlef Hofmann), Romantika Germanio (Walter Ullmann/Rainer Kurz)
Dumtagaj ekskursoj 4-an de aŭgusto: Potsdamo, la „versajlo“ de Berlino (André Weber, Martin Haase), Dresdeno, urbo de arto (Uwe Werner), Boatado tra Spree-arbaro (Rudolf Burmeister, Horst Theurich), Wittenberg kaj parko de Wörlitz (Siegfried Linke), Religioj en Berlino (Hans Moser), Leipzig – Lepsiko (Katarina Eckstädt)
Duontagaj ekskursoj: Berlin vizio 2000 (Gerald Roemer), Berlino – enkonduko (Holger Netzel, Sebastian Hartwig), Berlino dumnokte (Martin Haase, Elisabeth Schwarzer), Muzea Insulo (Sven Niemann), Kaŝita Orient-berlino – malantaŭ la kurteno kaj tra la historio de Esperanto (Hella Lanka, Fritz Wollenberg), La kastelo Charlottenburg kaj la Egipta Muzeo (Monika Ludewig), Sur la rivero Spree, sub la pontoj (Horst Theurich),
Por berlina publiko
redaktiEn Tago de la malferma pordo la 5-an de aŭgusto je 14-a, 15-a kaj 16-a horo estis ofertitaj germanlingvaj gvidoj, por ke la berlina publiko povis viziti elektitajn aranĝojn de la UK en diversaj salonoj kaj konvinkiĝi pri la viveco de Esperanto.
Libroservo
redaktiEn Libroservo renkontis sian publikon dum aŭtoraj duonhoroj la Esperanto-aŭtoroj Malcolm Jones, Erich-Dieter Krause, Manuel de Seabra, Ronald Gates, Roman Dobrzynski, Geraldo Mattos, Georgo Handzlik kaj Anna Löwenstein.
Solena fermo kun flagotransdono
redaktiFine de la Solena Fermo Kep Enderby alvokis al kiel eble plej amasa veno al la 85-a UK 2000 en Tel Avivo. LKK-sekretario Ina Tautarat transdonis la Esperanto-flagon al Eran Vodevoz, israela LKK-ano.
Gazetartikoloj germanlingvaj
redaktiDirk Müller: Do you speak Esperanto? In Berlin beginnt ein Kongreß über die kleinste aller Weltsprachen. En: Berliner Morgenpost de 31-a de julio 1999
Michael Brunner: Die Plansprache des Dr. Hoffnung. En: Der Tagesspiegel de 28-a de julio 1999
Kd: Krokodilo kommt nicht so gut an. Weltkongress der Weltsprache Esperanto – und Prenzlauer Berg ist mit dabei. En: Berliner Abendblatt de 28-a de julio 1999
Literaturo
redaktiKongresa Libro – 84-a Universala Kongreso de Esperanto Berlino 31 julio – 7 aŭgusto 1999, UEA, Rotterdam 1999.
Pordego al Kongreso, kajeroj 1-6, redaktoroj: Stefan Maul, Reinhard Pflüger, Thomas Bormann, Sandra Schweder, Frank Stocker (Kongresa Kuriero).
Berlino: Sub flago tutmonda. En: Revuo Esperanto en septembro 1999 (Materialoj pri la UK en Berlino (Enhavo: Kongresa Rezolucio / Mesaĝoj de L.C. Zaleski-Zamenhof, Kofi Annan, Federico Mayor / Vilmos Benczik: Tutmondiĝo, ĉu por ĉiuj? (Berlina prelego) / Kep Enderby: Asocio ne nur lingva (parolado en Strategia Forumo / Multaj detalaj raportoj).
Vilmos Benczik: Omaĝo al talento kaj diligento. En Revuo Esperanto en decembro 1999 (Pri Belartaj Konkursoj).
Pri la faka profilo de la 84-a Universala Kongreso de Esperanto. En: Informilo por Interlingvistoj 8 (1999) 3 (30), p. 2-5.
Unuafoje UK en Berlin – la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en 1999. En: Esperanto - Lingvo kaj Kulturo en Berlino, Jubilea Libro 1903 - 2003, redaktita de Fritz Wollenberg. Esperanto-Ligo Berlino (Eld.), Mondial, Novjorko - Berlino 2006 - kun ilustraĵoj, kontribuoj en la germana kaj en Esperanto, p 40-42. ISBN 978-1595690432.
Mikela Lipari (Red.): IKU Internacia Kongresa Universitato Berlino 31-a de julio – 7-a de aŭgusto 1999. UEA 1999. (Enhavo: prelegoj kaj biografioj de prelegantoj Erich-Dieter Krause, Reinhard Fössmeier, Hans Eichhorn, Humphrey Tonkin, Marjorie Boulton, Eva Bojaĝieva, Rafaela Urueña de Hernández, Alan J. Bishop kaj biografioj de Martin Haase kaj de IKU-rektoro Reinhard Selten.).
Andrea Chiti-Batelli: Tutmondiĝo kaj internacia lingvo. La 84a Universala Kongreso de Esperanto (Berlino, aŭgusto 1999): Ĉu oportunaĵo unika - aŭ favora ŝanco maltrafita? El la itala esperantigis: Umberto Broccatelli. Romo en marto 1999.
Sabine Trenner: La aventuroj de Villi Abelo / 33-a Internacia Infana Kongreseto de Esperanto. Deutsche Esperanto-Jugend (eld.), Berlin 1999.
Ziko Marcus Sikosek: Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 2005.
Heidemarie Salevsky: Läuten die Abendglocken auch in Esperanto? (Zum Problem der Übersetzbarkeit mit Blick auf eine Plansprache). En: Sabine Fiedler, Liu Hai tao (Hrsg.): Studien zur Interlinguistik. Festschrift für Detlev Blanke. Kava Pech, Dobřichovice (Praha) 2001. (Ĉu la vesperaj sonoriloj belsonas ankaŭ en Esperanto? Pri la problemo de tradukebleco en planlingvo. Tiu ĉi artikolo eliras de studaĵoj fare de Detlev Blanke kaj surbaze de prelegoj dum la Nitobe-Simpozio kadre de la 84-a Universala Kongreso de Esperanto kaj ankaŭ de kontribuoj dum la konferenco "Lingvopolitiko en Eŭropo" 1999.).
Eksteraj ligiloj
redaktiPordego al Kongreso [1] Arkivigite je 2021-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
Halina Gorecka: UNUAFOJA UNIVERSALA KONGRESO EN BERLINO / Rezolucio de la 84a Universala Kongreso de Esperanto / ĜENERALA SEKRETARIO DE UN AL LA 84a UK / Reinhard Fössmeier: UNIVERSITATA ETOSO EN UK / Kep Enderby: UEA: ĈU NUR LINGVA ASOCIO, AŬ ASOCIO POR HOMAJ RAJTOJ? Berlina parolado en Strategia Forumo [2]
Tan Xiuzhu: Kelkaj fragmentoj de la 84-a UK [3]
Salutmesaĝo de Kofi Annan [4]
IKU-prelegoj [5]
IKU-AIS-kursoj [6]
Heidemarie Salevsky: Läuten die Abendglocken auch in Esperanto? (Zum Problem der Übersetzbarkeit mit Blick auf eine Plansprache) [7] Arkivigite je 2021-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ Kongresa Rezolucio. En: Revuo Esperanto, septembro 1999, p. 141.
- ↑ Letero de John Wells al ELB de 26-a de novembro 1993 en ELB-arkivo
- ↑ Bericht zur Tätigkeit der Kommision „Esperanto-Weltkongress in Berlin“ an die Jahreshautpversammlung der ELB am 5.2.1995 (Raporto pri la agado de la komisiono) en ELB-arkivo
- ↑ Fritz Wollenberg: Nun decidite: UK 1999 en Berlin, En: Berlina Informilo 9/96
- ↑ Letero de Eberhard Diepgen al prof. Wickström la 9-an de marto 1998 en ELB-arkivo
- ↑ LKK Berlin informas. Patrona Komitato estiĝas, en ELB-arkivo
- ↑ Universala Esperanto-Asocio: 84-a Universala Kongreso de Esperanto. Kongresa Libro. Kompostita en Centra Oficejo de UEA Rotterdam, presita en Germanio 1999
- ↑ Plakat des Kongresses – ÖNB
- ↑ Dirk Müller: Do you speak Esperanto? In Berlin beginnt ein Kongreß über die kleinste aller Weltsprachen. En: Berliner Morgenpost de 31-a de julio 1999
- ↑ Kongresa Libro – 84-a Universala Kongreso de Esperanto Berlino 31 julio – 7 aŭgusto 1999, UEA, Rotterdam 1999, p. 20-22
- ↑ Kongresa Libro – 84-a Universala Kongreso de Esperanto Berlino 31 julio – 7 aŭgusto 1999, UEA, Rotterdam 1999, p. 5
- ↑ Berlino: Sub flago tutmonda. En: Revuo Esperanto en septembro 1999 (Enestas mesaĝoj de L.C. Zaleski-Zamenhof, Kofi Annan, Federico Mayor).
- ↑ EU-parlamentano pledas por Esperanto. En: Pordego al Kongreso, n-ro 3, p. 3
- ↑ Salutas Berlino. En: Pordego al Kongreso, n-ro 5, p, 4
- ↑ Vilmos Benczik: Kongresa Temo. En: Kongresa Libro, p. 46-47
- ↑ Kongresa Rezolucio. En: Revuo Esperanto, septembro 1999, p. 141
- ↑ Belartaj Konkursoj. En: Pordego al Kongreso, n-ro 4, p. 3
- ↑ F. L. Veuthey: Belartei Konkursoj – Rezultoj en branĉo „vidbendoj“. En: Pordego al Kongreso, n-ro 6, p. 1
- ↑ AIS-IKU. En: "Pordego al kongreso", n-ro 3, p. 2
- ↑ Revivu TEC. En: Revuo Esperanto en septembro 1999, p. 149
- ↑ Pordego al Kongreso, n-roj 1-6
- ↑ Jennifer Bishop: Interkultureco, sed ne automate. En: Revuo Esperanto en septembro 1999, p. 149
- ↑ Sabine Trenner: La aventuroj de Villi Abelo / 33-a Internacia Infana Kongreseto de Esperanto. Deutsche Esperanto-Jugend (eld.), Berlin 1999.