Turo Montparnasse
nubskrapulo en Parizo
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Montparnasse, Gare Montparnasse kaj Montparnasse - Bienvenüe (pariza metrostacio). |
La Turo Maine-Montparnasse, pli ofte nomata Turo Montparnasse (france Tour Montparnasse), estas ĉielskrapanto lokita en Parizo, je la limo inter la 14-a kaj la 6-a arondismentoj, en la samnoma kvartalo Montparnasse. Ĝi estis konstruita inter 1969 kaj 1972 de la arkitektoj Roger Saubot, Eugène Baudouin, Urbain Cassan kaj Louis Hoym de Marien. La turo estas 210 metrojn alta.
Turo Montparnasse | |||||
---|---|---|---|---|---|
nubskrapulo burokonstruaĵo vidindaĵo | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | Internacia Stilo vd | ||||
Arkitekto | Eugène Beaudouin • Urbain Cassan • Jean Saubot • Louis de Hoÿm de Marien vd | ||||
Estiĝo | 1973 | ||||
Malfermo | 18-a de junio 1973 | ||||
Areo | 120 000 m² | ||||
Adreso | |||||
Urbo | Parizo | ||||
Lando | Francio vd | ||||
Situo | 15-a arondismento de Parizo | ||||
Situanta sur | Avenuo Majno | ||||
Poŝtkodo | 75014 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 48° 50′ 32″ N, 2° 19′ 19″ O (mapo)48.842112.32198Koordinatoj: 48° 50′ 32″ N, 2° 19′ 19″ O (mapo) [ ] | ||||
| |||||
Parto de | Tour Maine-Montparnasse (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | https://www.tourmontparnasse56.com | ||||
Tuj post sia starigo, tiu ĉielskrapanto estis la plej alta ofickonstruaĵo de Eŭropo, kaj restis la plej alta dum preskaŭ dudek jaroj, ĝis la konstruado de la Messeturm en Frankfurto en 1990. La turo restas la plej alta ofickonstruaĵo de Francio, sed tio normale baldaŭ ŝanĝos pro la renovigo de la turo Axa (baldaŭ 225 metrojn alta).
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala TTT-ejo de la turo Arkivigite je 2021-06-18 per la retarkivo Wayback Machine