Turkmenio en la Olimpikoj
Turkmeniaj sportistoj inter 1952 kaj 1988 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de Sovetunio. Aldone, en la Somera Olimpiko 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio . Ekde 1996 oficiala turkmenia teamo partoprenas la somerajn olimpikojn.
Turkmenio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Ili neniam konkuris en la olimpikaj Vintraj Ludoj kaj estas la nura postsovetia ŝtato kiu ne konkuris en ili. Turkmenio ankaŭ estas la plej norda lando en la mondo kiu neniam konkuris en la Vintraj Olimpikoj.
La 27-an de julio 2021, Turkmenio gajnis sian entute unuan medalon kiel sendependa nacio ĉe la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, kie Polina Gurjeva gajnas la arĝentan medalon en la konkurso por virinoj ĝis 59 kilogramoj en halterlevo.
La Turkmena Olimpika Komitato - turkmene Türkmenistanyň Milli Olimpiýa komiteti - kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1990 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.
Someraj Olimpikoj
redakti1996
redaktiEn la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 7 turkmeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Rozi Rejepow (luktado).
2000
redaktiEn la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 8 turkmeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Çary Mämmedow.
2004
redaktiEn la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 9 turkmeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Şöhrat Kurbanow (boksado).
2008
redaktiEn la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 10 turkmeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Guwanç Nurmuhammedow'.
2012
redaktiEn la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 10 turkmeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Serdar Hudaýberdiýew.
2016
redaktiEn la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 9 turkmeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Merdan Ataýew (naĝado).
2020
redaktiEn la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 9 turkmeniaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Merdan Ataýew (naĝado) kaj Gülbadam Babamuratowa (ĵudo).
- La teamo atingis arĝentan medalon, la entute unuan olimpikan medalon por Turkmenio, kaj fine havis la 77-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2024
redaktiInformoj pri la reprezentantoj en la Somera Olimpiko 2024 ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo ankoraŭ ne kompletas.
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo Arkivigite je 2022-07-21 per la retarkivo Wayback Machine (turkmene)