Tsvi Sadan
Tsvi SADAN, hebree צבי סדן (naskiĝis kiel Tsuguja Sasaki, japane 嗣也 佐々木, la 15-an de marto 1963 en 由利本荘市 (Jurihonĝō), gubernio Akita, Japanio) estas japandevena israela lingvisto. De 2013 ĝis 2018 li estis membro de la Akademio de Esperanto. Ekde 2004 li loĝas en Israelo.
Tsvi Sadan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1963 (61-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Israelo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li doktoriĝis pri hebrea lingvistiko ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo, kaj estas postenrajta supera docento pri hebrea lingvistiko ĉe la Universitato Bar-Ilan. Lia intereso fokusiĝas pri la moderna hebrea, la moderna jida, Esperanto, morfologio, leksiko, kontaktlingvistiko, socilingvistiko kaj onomastiko.
Li estas membro de la komitato pri hebrea lingvistika terminologio ĉe la Akademio de la Hebrea Lingvo en Israelo. Pri la moderna hebrea li prelegis kaj skribis multe en kvin lingvoj (Esperanto, la angla, japana, jida kaj la hebrea mem).
Fontoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- persona retejo (angle) Arkivigite je 2013-03-12 per la retarkivo Wayback Machine