TomTom
TomTom NV estas nederlanda kompanio kiu produktas navigilojn kaj ankaŭ GPS-aparatojn kaj programaron por poŝkomputilojn kaj poŝtelefonoj. TomTom estas merkatgvidanto en Eŭropo. Ekde 2008 la kompanio estas posedanto de Tele Atlas, kiu produktas ciferecajn mapojn.
TomTom NV | ||
---|---|---|
TomTom NV | ||
negoco • entrepreno vd | ||
Dum | 1991 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | nederlanda akcia kompanio (NV) | |
Fondita | 1991 | |
Fondintoj | Harold Goddijn • Corinne Vigreux • Peter-Frans Pauwels • Pieter Geelen vd | |
Sidejo | Amsterdamo, Nederlando | |
Lando | Nederlando | |
Estr(ar)o | Harold Goddijn | |
Dungitoj | 4605 (en fte, fino de 2015) | |
Spezosumo | € 1006,6 milionoj (2015) | |
Agokampo | Navigado | |
GPS navigation device | ||
ISIN-kodo | NL0000387058 | |
filiaj kompanioj | TomTom (Belgium) • TomTom (Germany) • Tele Atlas vd | |
Posedataj kompanioj | Tele Atlas vd | |
TTT | www.tomtom.com | |
TomTom navigiloj uzas la konatan teknologion Map Share, kio signifas ke ĉiu uzanto havas la eblon korekti erarojn en la mapoj.
Por la TomTom navigilo ankaŭ haveblas voĉo en Esperanto. Ĝi elŝuteblas el la komuna dosiero de TomTom aŭ el suba retejo.