Telŝiao

komunumo de Litovio
(Alidirektita el Telšiai)

Telŝiao (litove Telšiai [Telsej']) estas urbo en la nordokcidento de Litovio. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto. Dum la jaro 2005, la urba komunumo havis 56 000 loĝantojn, el tio la urbo mem 31 000. Telŝiao situas en la malnova litova regiono Ĵemajtio (Žemaitija) kaj estas ties origina ĉefurbo. La urbo estas sidejo de episkopo, havas katolikan pastran seminarion kaj bernhardan monaĥejon ... la katolikecon de la urbo esprimas eĉ la blazono, kiu montras episkopon.

Telŝiao
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo LT-87001
En TTT Oficiala retejo [ ]
Demografio
Loĝantaro 22 261  (2023) [ ]
Loĝdenso 962 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 59′ N, 22° 15′ O (mapo)55.9833333322.25Koordinatoj: 55° 59′ N, 22° 15′ O (mapo) [ ]
Alto 128 m [ ]
Areo 23,14 km² (2 314 ha) [ ]
Telŝiao (Litovio)
Telŝiao (Litovio)
DEC
Situo de Telŝiao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Telšiai [ ]
vdr

Historio

redakti

Telšiai estas menciata ekde 1398. La urbeto kreskis ĉe bieno de granddukoj de Litovio, en mezo de Ĵemajtio. En la 16-a jarcento oni konstruis la unuan preĝejon, en 1612 estis fondita la unua lernejo. En la 17-a jarcento en Telšiai kunsidadis konsilio de nobeluloj de Ĵemajtio. la urbeto ege suferis pro militoj kaj krizoj dum la 18-a jarcento. Tiam restis nur triono de loĝantoj. Ĝi reviviĝis en la dua parto de la jarcento. En 1791 Telšiai ricevis Magdeburgajn rajtojn. la malnova parto de la urbo konservis specifan radian planon. Nun Telšiai estas distrikta urbo kaj centro de ĵemajta episkopa diocezo. En la urbo estas fama porpastra seminario kiun estris iam Vincentas Borisevičius.

 
vespera rigardo al Telšiai

Eksteraj ligiloj

redakti