Tegucigalpo
Tegucigalpo (nacilingve Tegucigalpa) estas la ĉefurbo de Honduro. Ĝi situas en la samnoma valo, je 990 metroj super marnivelo.
Tegucigalpo | |||
naŭatle Taguz-galpa, hispane Tegucigalpa | |||
provinca ĉefurbo | |||
Tegucigalpo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Tegucigalpa | |||
Kromnomo: Tegus, Tepaz | |||
Ŝtato | Honduro | ||
---|---|---|---|
Departemento | Francisco Morazán | ||
Historia regiono | Antaŭkolumba Ameriko | ||
Rivero | Choluteca | ||
Situo | Tegucigalpo | ||
- alteco | 990 m s. m. | ||
- koordinatoj | 14° 06′ 00″ N 87° 13′ 00″ U / 14.10000 °N, 87.21667 °U (mapo) | ||
Areo | 201,5 km² (20 150 ha) | ||
Loĝantaro | 1 126 534 (2010) | ||
Denseco | 5 590,74 loĝ./km² | ||
Fondo | 1578 | ||
Horzono | UTC (UTC-6) | ||
Poŝtkodo | Tegucigalpo: 11101, Comayagüela: 12101 | ||
Telefona antaŭkodo | 504 2 | ||
Situo enkadre de Honduro
| |||
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Tegucigalpa | |||
Retpaĝo: www.lacapitaldehonduras.com | |||
La loĝantaro estis en 2010 de 1 126 534 homoj.
Kune kun la apuda urbo de Comayagüela, situanta transe de la rivero Grande aŭ Choluteca, ĝi formas la Centran Distrikton, oficialan nomon de la ĉefurbo.
La plej gravaj industriaj sektoroj estas la teksa, sukera kaj tabaka.
Historio
redaktiTegucigalpo estis fondita en la 16-a jarcento, kiel centro de la mina aktivado de oro kaj arĝento. La ĉefurbeco pasis el Tegucigalpo al Comayagua kaj revene plurfoje en la unuaj jaroj, ĝis 1880, de kiam ĝi restis en Tegucigalpo. Tie fondiĝis en 1847 la unua universitato de la lando. Ĝi suferis grandajn damaĝojn en 1998 post la paso de la Uragano Mitch.