Tabla

muzika instrumento

La Tabla (hindie तबला, tablā de la arabe طبلة, ṭabla " tamburo ") estas frapinstrumento de nordhinda muziko. Ĝi konsistas el du malgrandaj kaldrontamburoj, kies kapoj havas karakterizan cirklan "okulon" ĉe la centro kaj estas luditaj per la fingroj de ambaŭ manoj. Ĝi havas grandan sonspektron. Ekde la 18-a jarcento, la tabla estas ludita en hindustana klasika muziko [1] same kiel en popola kaj religia muziko, plejparte en Barato, Nepalo, Pakistano, Bangladeŝo, kaj Srilanko [2][3]. En pluraj muzikkuturoj ĝi estas konsiderata ritminstrumento [4]. Ekde la 1960-aj jaroj ĝi ankaŭ estas uzata en okcidenta popmuziko kaj ĵazo pro ĝia speciala sono.

Elmontro de tabla ludado

Ĝi estas uzata por akompani solludan sitaro, sarodo, sarangio, kaj kantisto, kaj por akompani dancon en la kathak stilo, foje eĉ kiel solinstrumento. Ankaŭ ofta en folkloro, populara kaj religia muziko (bhajan, kirtan [5], qawwali [6]) tra la hinda subkontinento [7]. La tabla estas ludata per la manoj.

Referencoj

redakti
  1. Don Michael Randel. (2003) The Harvard Dictionary of Music. Harvard University Press, p. 820, 864. ISBN 978-0-674-01163-2.
  2. Tabla Encyclopædia Britannica
  3. Baily, John. (1988) Music of Afghanistan : professional musicians in the city of Herat. Cambridgeshire [England]: Cambridge University Press. ISBN 0-521-25000-5. OCLC 17299692.
  4. The Garland encyclopedia of world music. ISBN 0-8240-6035-0. OCLC 36407898.
  5. Derek B. Scott. (2009) The Ashgate Research Companion to Popular Musicology. Ashgate Publishing. ISBN 978-0-7546-6476-5.
  6. Kamal Salhi. (2013) Music, Culture and Identity in the Muslim World: Performance, Politics and Piety. Routledge, p. 183–184. ISBN 978-1-317-96310-3.
  7. (2012) Encyclopedia of Hinduism. Routledge, p. 87–88. ISBN 978-1-135-18978-5.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti