Subteretaĝo de Pitcur
La subteretaĝo de Pitcur situas nordokcidente de Dundee apud Cùbar Aonghais (Coupar Angus), loko kun Abatejo el la 12ª jarcento en la graflando Perth and Kinross en Skotlando.
Subteretaĝo de Pitcur | ||
---|---|---|
Subteretaĝo [ ] | ||
Koordinatoj | 56° 31′ 21″ N, 3° 12′ 57″ U (mapo)56.5225-3.21593Koordinatoj: 56° 31′ 21″ N, 3° 12′ 57″ U (mapo) | |
Subteretaĝo de Pitcur | ||
La teretaĝo malkovriĝis en la jaro 1878 dum plugado fare de la farmisto de la Pitcur--bieno. La el muroj el sekmasonaĵo konstruita ('ŝtone konstruita ') subteretaĝo konsistas el ĉefa koridoro de longeco de 17,6 m kaj ĉ. 4,5 m alteco kaj kun grandaj paltoj kovrita. La flankkoridoro havas longecon de 5,5 m. Komence oni nur trovis malmultajn objektojn: pecoj de ŝlosilo el la 2a jarmilo romia kaj kelkaj moneroj. Poste elfosadoj malkovris 100–200 trovitaĵojn. Inter ili bronza kudrilo, pluraj manmueliloj kaj multaj silikoj kaj bidoj.