Strombolo
Strombolo (itale Stromboli 'stromboli) estas eta vulkaninsulo en la Tirena Maro kaj parto de la Liparaj insuloj, vulkana arkipelago norde de Sicilio, Italio. La insulo havas areon de 12,6 kvadrataj kilometroj, kaj altecon de 924 metroj.
Strombolo (Stromboli) | |
itale Stromboli, greke: Στρογγύλη | |
vulkano | |
Strombolo, vulkana insuleto
| |
Lando | Italio |
---|---|
Insularo | Liparaj insuloj |
Regiono | Sicilio |
Provinco | Provinco de Messina |
Municipo | Lipari |
Tipo de vulkano | Stratovulkano |
Situo | Strombolo |
- alteco | 926 m s. m. |
- koordinatoj | 38° 47′ 38″ N 15° 12′ 40″ O / 38.79389 °N, 15.21111 °O (mapo) |
Vulkana arko | Lipara vulkana arko |
Geologia konsisto | Andezito, Bazalto, Traĥito |
Lasta erupcio | 2017 |
Aĝo de vulkano | pli ol 200 mil jaroj |
Situo de Strombolo enkadre de Italio
| |
Vikimedia Komunejo: Stromboli | |
La insulo estas (mezurata ekde la marfundo) fakte vulkano kun alto de trimil metroj, de kiu ĉirkaŭ triono superas la akvosurfacon. Sur la insulo loĝas ĉirkaŭ 450 homoj (2002).
Nomo
redaktiLa insulo estis menciita jam de Strabono sub la nomo Στρογγύλη (stroŋ'gɥle:), kiu en la antikva greka signifis "ronda".
Geografio
redaktiLa insulo Strombolo situas en la Tirena Maro, parto de la Mediteraneo, norde de Sicilio.
Geologio
redaktiLa vulkano ekaperis super la mara surfaco antaŭ 200mil jaroj (Strombolicchio),[1] sed la ĉefa kratero plurfoje ŝanĝis sian precizan lokon (Paleostromboli I, II, III, Neostromboli). La nuntempa kratero (Sciara del Fuoco) ekestis nur antaŭ ĉ.5000 jaroj.[2]
Historio
redaktiHomoj ekloĝis en la Lipara Insularo jam antaŭ pluraj jarmiloj. Ili estis en Strombolo almenaŭ dum la 4-a jarmilo a.K. (Ĥalkolitiko).
Loĝantoj estis tamen neniam multnombraj. Nuntempe ili estas kelkaj centoj.
Notoj kaj eksteraj ligiloj
redakti- ↑ V.Zanon. Evoluzione geologica di Stromboli (itale). INGV - Sezione di Catania. Arkivita el la originalo je 2018-04-24. Alirita 2017-05-14 .
- ↑ Stromboli (angle). Global Volcanism Program. Smithsonian Institution. Alirita 2017-05-14 .
Vidu ankaŭ
redakti