Steven Spielberg
Steven Allan SPIELBERG KDE (naskiĝis la 18-an de decembro 1946[1] en Cincinnati, Ohio) estas usona filmreĝisoro, scenaristo kaj kinproduktoro. Dum sia pli ol kvarjardeka kariero en filmindustrio li surekranigis multajn temojn kaj ĝenrojn. Liaj unuaj sciencfikciaj kaj aventuraj filmoj, ofte celataj al infanoj, nun estas rigardataj kiel la praepoko de moderna filmproduktado en Hollywood. Tiuj estis filmoj, kiel ekz. Jaws (Mandibloj) pri granda blanka ŝarko; Proksimaj kontaktoj de tria tipo (Close Encounters of the Third Kind) kaj Eksterterulo (E.T.), filmoj pri la aventuroj de arĥeologo Indiana Jones; ktp. En pli posta tempo liaj filmoj komencis adresi ankaŭ aliajn temojn, ekzemple holokaŭston (Listo de Schindler), sklavecon (Amikeco), militon (Savante Soldaton Ryan) kaj terorismon (Munkeno pri la Masakro de Munkena Olimpiko).
Spielberg gajnis Oskar-kinopremion kiel Plej Bona Reĝisoro en 1993 por Listo de Schindler kaj en 1998 por Savante Soldaton Ryan. Kvar liaj filmoj, Mandibloj (1975), Rajdantoj de perdita Arko (1981), Eksterterulo (1982), kaj Jurassic Park (1993) siatempe fariĝis la plej sukcesaj filmoj inter ĉiuj filmoj, filmitaj ĝis tiu tempo. Nuntempe la nekorektita sumo de ĉiuj filmoj, kiujn reĝisoris Spielberg superas 8,6 miliardojn da usonaj dolaroj. Forbes-magazino pritaksas la personan havaĵon de Spielberg kiel $3.0 miliardoj.
En la jaro 1994 Steven Spielberg kune kun Jeffrey Katzenberg kaj David Geffen fondis la filman studion DreamWorks, kiu sekve produktis tre sukcesajn animaciajn filmojn kiel Shrek (2001) (la unua filmo, kiu gajnis la Oscar-premion "plej bona animacia filmo"), Shrek 2 (2004), Shark Tale ("Ŝarka Rakonto") (2004), Madagascar ("Madagaskaro", 2005) kaj Over the Hedge ("Super la heĝon", 2006).
Persona vivo
redaktiGeedziĝoj kaj infanoj
redaktiInter 1985 kaj 1989 Spielberg estis edziĝinta al la aktorino Amy Irving. Laŭ ilia divorca kontrakto de 1989, ŝi ricevis $100 milionoj de Spielberg post kiam la juĝisto ambigue malakceptis la geedziĝan kontrakton, skribitan sur buŝtuko. Ilia eksedziĝo estis registrita kiel la tria plej multekosta eksedziĝo de eminentuloj en la homa historio.[2] Post la divorco Spielberg kaj Irving kune okupiĝas pri ilia komuna filo, Max Samuel.
Post la disiĝo Spielberg havis rilatojn kun la aktorino Kate Capshaw, kiun li renkontis dum filmado de Indiana Jones and the Temple of Doom (Indiana Jones kaj Templo de Misfortuno). Ili geedziĝis la 12-an de Oktobro 1991. Capshaw akceptis judismon.[3] Nuntempe ili migras inter kvar domoj, kiuj apartenas al ili kaj situas en Pacific Palisades (kantono Los-Anĝeleso, Kalifornio); Novjorko; la vilaĝo East Hampton (kantono Suffolk de Nov-Jorkio) kaj Naples, Florido.
La familio Spielberg-Capshaw havas sep infanojn:
- Jessica Capshaw (naskiĝtago: la 8-an de aŭgusto 1976) -- la filino el la antaŭa geedziĝo de Kate Capshaw al Robert Capshaw
- Max Samuel Spielberg (naskiĝis la 13-an de Junio 1985) - la fiilo de Spielberg el ties antaŭa geedziĝo al la aktorino Amy Irving
- Theo Spielberg (n. 1988) - la filo, adotita de Capshaw antaŭ ŝia edziniĝo al Spielberg, kiu poste ankaŭ adoptis lin [4]
- Sasha Rebecca Spielberg (n. la 14-an de majo 1990, Los-Anĝeleso)[5][6]
- Sawyer Avery Spielberg (n. la 10-an de narto 1992, Los-Anĝeleso)[7]
- Mikaela George (n. la 28-an de februaro 1996) - adoptita kune kun Kate Capshaw
- Destry Allyn Spielberg (n. la 1-an de decembro 1996)
Politika agado
redakti- Spielberg kutime subtenas la kandidatojn el la Demokratia Partio de Usono. Li donacis pli ol 800 mil usonajn dolarojn al la Demokratia Partio kaj ties membroj. Li estis intima amiko de la eksa prezidento de Usono Bill Clinton kaj li laboris kun li por pretigi la solenan festadon de jarmilo (Millenium) en Usono. Li estis reĝisoro de la 18-minuta filmo por la projekto, laŭ la scenaro de John Williams kaj sub la titolo The American Journey ("Usona vojaĝo). Tiu filmo estis montrita dum la Jarmila Ĉefkoncerto (Millenium Gala) en Usono la 31-an de Decembro, 1999 en la Nacia Halo ĉe la "reflektiĝanta baseno", kiu situas ĉe la bazo de la Memorejo pri Lincoln en Vaŝingtono.[8]
Filmografio
redaktiSube estas plena filmografio de Steven Spielberg, kiu inkluzivas la filmojn, kie li rolas kiel reĝisoro, filmproduktoro kaj aktoro.
Interesa fakto pri li estas, ke li tre arde protektas sian nomon. Se li estas direktoro aŭ ĉefdirektoro de la filmo, kiu, laŭ lia sento, ne atingas liajn proprajn kriteriojn de kvalito, li petas, ke lia nomo malaperu de la listo de filmproduktintoj.
Filmoj
redaktiJaro | Filmo/Esperanta titolo | Rolas kiel | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Reĝisoro | Direktoro | Scenaristo | Aktoro | Rolas (kiel) | |||
1964 | Firelight/Fajrolumo | Jes | Jes | ||||
1968 | Amblin' | Jes | Jes | ||||
1971 | Duel/Duelo | Jes | |||||
1974 | The Sugarland Express/La Sukerolanda Ekspreso | Jes | |||||
1975 | Jaws/Makzeloj | Jes | Jes | Li voĉigas la radio-intervuiton en la Orca's-radio. | |||
1977 | Close Encounters of the Third Kind/Apudaj Renkontoj de la tria speco | Jes | Jes | ||||
1978 | I Wanna Hold Your Hand/Mi volas teni vian manon | Jes | |||||
1979 | 1941 | Jes | |||||
1980 | The Blues Brothers/La Bluz-Fratoj | Jes | Klerko en la ofico de Cook County Assessor | ||||
Used Cars/Uzataj Aŭtoj | Jes | ||||||
1981 | Continental Divide/Kontinenta dividiĝo | Jes | |||||
Raiders of the Lost Ark/La Rajdantoj de la perdita arko | Jes | ||||||
1982 | E.T. the Extra-Terrestrial/E.T. la eksterterulo | Jes | Jes | ||||
Poltergeist/ | Jes | Jes | Jes | ||||
1983 | Twilight Zone: The Movie/Krepuska Areo: La Filmo | Jes | Jes | ||||
1984 | Gremlins/Gremlenoj | Jes | Jes | Homo en elektrizita rulseĝo | |||
Indiana Jones and the Temple of Doom/Indjana Ĝoŭns kaj la Templo de destino | Jes | ||||||
Room 666/Ĉambro 666 | Jes | Sin mem | |||||
1985 | Back to the Future/Reiro al la estonteco | Jes | |||||
The Color Purple/La Purpura Koloro | Jes | ||||||
The Goonies/ | Jes | Jes | |||||
Young Sherlock Holmes/Juna Ŝerloko Holmso | Jes | ||||||
1986 | An American Tail/Usona Vosto | Jes | |||||
The Money Pit/La Mona amaso | Jes | ||||||
1987 | Batteries not included/Ne inkluzivitaj baterioj | Jes | |||||
Empire of the Sun/Imperio de la Suno | Jes | Jes | |||||
Harry and the Hendersons/Hari kaj familio Herderson | Jes | ||||||
Innerspace/Interna kosmo | Jes | ||||||
1988 | The Land Before Time/La Antaŭtempa Lando | Jes | |||||
Who Framed Roger Rabbit/Kiu fiaskigis Roĝer Rabit | Jes | ||||||
1989 | Always/Ĉiam | Jes | Jes | ||||
Back to the Future Part II/Reiro al la estonteco 2 | Jes | ||||||
Dad/Paĉjo | Jes | ||||||
Honey, I Shrunk the Kids/Karulo, mi malgrandigis la infanojn | Jes | ||||||
Indiana Jones and the Last Crusade/Indjana Ĝons kaj la lasta krucmilito | Jes | ||||||
1990 | Arachnophobia/Araneofobio | Jes | |||||
Back to the Future Part III/Reiro al la estonteco 3 | Jes | ||||||
Gremlins 2: The New Batch/Gremlenoj 2: La nova generacio | Jes | ||||||
Joe Versus the Volcano/Joĉjo kontraŭ la vulkano | Jes | ||||||
Roller Coaster Rabbit/ | Jes | ||||||
1991 | A Wish for Wings That Work/Deziro por flugiloj kiuj funkcias | Jes | |||||
An American Tail: Fievel Goes West/Usona Vosto: Fajvel iras Okcidenten | Jes | ||||||
Cape Fear/kabo Timo | Jes | ||||||
Hook/Hoko | Jes | ||||||
Listen Up!: The Lives of Quincy Jones/Aŭskultu, do!: La vivoj de Kvinsi Ĝoŭns | Jes | Sin mem | |||||
Tiny Toon Adventures: How I Spent My Vacation/Etaj Komiksulaj aventuroj: kiel mi pasigis mian ferion | Jes | ||||||
1992 | The Magical World of Chuck Jones/La Magia Mondo de Ĉak Ĝoŭns | Jes | Sin mem | ||||
1993 | Jurassic Park/ | Jes | Jes | ||||
Schindler's List/Listo de Ŝindler | Jes | Jes | |||||
We're Back! A Dinosaur's Story/ | Jes | ||||||
1994 | The Flintstones/ "La ŝtonepokuloj" | Jes | |||||
1995 | Casper/ Kasparo (tre juna fantomo) | Jes | |||||
Survivors of the Holocaust/ Pretervivinbtoj de la Holokaŭsto | Jes | ||||||
1996 | AFI Lifetime Achievement Awards: Clint Eastwood | Jes | Sin mem | ||||
Balto | Jes | ||||||
The Universal Story/La Universala Historio | Jes | Sin mem | |||||
Twister/ | Jes | ||||||
1997 | Amistad | Jes | Jes | ||||
Men in Black/Nigrevestitaj Viroj | Jes | ||||||
The Lost World: Jurassic Park/ | Jes | ||||||
1998 | Saving Private Ryan/Savante Soldaton Rajan | Jes | Jes | ||||
The Last Days/La Lastaj Tagoj | Jes | ||||||
The Mask of Zorro/La Masko de Zorro | Jes | ||||||
Deep Impact/ | Jes | ||||||
Invasion America/ | Jes | ||||||
1999 | Forever Hollywood/Por ĉiam Holivudo | Jes | Sin mem | ||||
The Last Movie: Stanley Kubrick & "Eyes Wide Shut"/ | Jes | Sin mem | |||||
Wakko's Wish/ | Jes | ||||||
2000 | Chuck Jones: Extremes and Inbetweens - A Life in Animation/ | Jes | |||||
Shooting War/ | Jes | ||||||
2001 | A.I. Artificial Intelligence/'A.I. Artefarita Inteligenteco | Jes | Jes | Jes | |||
Jurassic Park III/ | Jes | ||||||
Price for Peace: From Pearl Harbor to Nagasaki/ | Jes | ||||||
Stanley Kubrick: A Life in Pictures/ | Jes | Sin mem | |||||
Vanilla Sky/ | Jes | Gasto ĉe la festeno de Aames | |||||
2002 | Austin Powers in Goldmember/ | Jes | Sin mem | ||||
Catch Me If You Can/Kaptu min se vi povas | Jes | Jes | |||||
Men in Black II/ | Jes | ||||||
Minority Report/ | Jes | ||||||
2003 | Double Dare/ | Jes | Sin mem | ||||
2004 | Cecil B. DeMille: American Epic/ | Jes | Sin mem | ||||
Imaginary Witness: Hollywood and the Holocaust/ | Jes | Sin mem | |||||
The Cutting Edge: The Magic of Movie Editing/ | Jes | Sin mem | |||||
The Terminal/ | Jes | Jes | |||||
2005 | Boffo! Tinseltown's Bombs and Blockbusters/ | Jes | Sin mem | ||||
Memoirs of a Geisha/ | Jes | ||||||
Munich/ | Jes | Jes | |||||
The Legend of Zorro/La Legendo de Zorro | Jes | ||||||
War of the Worlds/ | Jes | ||||||
Directed by John Ford | Jes | Sin mem | |||||
2006 | Flags of Our Fathers/ | Jes | |||||
I Only Wanted to Live/ | Jes | ||||||
Letters from Iwo Jima/ | Jes | ||||||
Monster House/ | Jes | ||||||
Searching for Orson/ | Jes | ||||||
The Shark Is Still Working/ | Jes | Sin mem | |||||
2007 | Fog City Mavericks: The Filmmakers of San Francisco/ | Jes | Sin mem | ||||
Spielberg on Spielberg/ | Jes | Sin mem | |||||
Disturbia/ | Jes | ||||||
Transformers/ | Jes | ||||||
2008 | Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull/Indjana Ĵones kaj la Reĝlando de la kristala kranio | Jes | |||||
Eagle Eye/Agla Okulo | Jes | ||||||
2009 | The Trial of the Chicago 7/ | Jes | |||||
Transformers: Revenge of the Fallen/ | Jes | ||||||
The Lovely Bones/ | Jes | ||||||
2010 | Hereafter/ | Jes[9] | |||||
2010 | When Worlds Collide/ | Jes | |||||
2011 | The Adventures of Tintin: Secret of the Unicorn/La Aventuroj de Tinĉjo: La Sekreto de la Unukornulo | Jes | Jes | ||||
2011 | War Horse/Milita Ĉevalo | Jes | Jes | ||||
2012 | Lincoln | Jes | Jes | ||||
2015 | Bridge of Spies/Ponto de Spionoj | Jes | Jes | ||||
2016 | The BFG/La Granda Amika Giganto | Jes | Jes | ||||
2017 | The Post/La Poŝto | Jes | Jes | ||||
2018 | Ready Player One | Jes | Jes | ||||
2021 | West Side Story | Jes | Jes | ||||
2022 | The Fabelmans | Jes | Jes | Jes | |||
Jaro | Filmo | Reĝisoro | Direktoro | Scenaristo | Aktoro | Rolas (kiel) |
Finance plej sukcesaj filmoj
redaktiSube estas la listo de 10 finance plej sukcesaj filmoj, en kiuj Spielberg partoprenis. Tiu listo ne enhavas filmojn, kie li nur aperas en epizoda rolo.
Rango | Titolo | Sumo enspezo (USD) |
---|---|---|
1 | E.T.: The Extra-Terrestrial | 435 milionoj |
2 | Jurassic Park | 357 milionoj |
3 | Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull | 317 milionoj |
4 | Jaws | 260 milionoj |
5 | Raiders of the Lost Ark | 242 milionoj |
6 | War of the Worlds | 234 milionoj |
7 | The Lost World: Jurassic Park | 229 milionoj |
8 | Saving Private Ryan | 217 milionoj |
9 | Indiana Jones and the Last Crusade | 197 milionoj |
10 | Indiana Jones and the Temple of Doom | 180 milionoj |
Premioj kaj nomumoj
redaktiNomumoj por la Oskar-kinopremio "La plej elstara reĝisoro"
redakti- 1977 - Close Encounters of the Third Kind
- 1981 - Raiders of the Lost Ark
- 1982 - E.T. the Extra-Terrestrial
- 1993 - Schindler's List (gajninta)
- 1998 - Saving Private Ryan (gajninta)
- 2005 - Munich[10]
Nomumoj por la Oskar-kinopremio "La plej elstara filmo"
redakti- 1975 - Jaws
- 1981 - Raiders of the Lost Ark
- 1982 - E.T. the Extra-Terrestrial
- 1985 - The Color Purple
- 1993 - Schindler's List (gajninta)
- 1998 - Saving Private Ryan
- 2005 - Munich
- 2006 - Letters from Iwo Jima (producer)[11]
Referencoj
redakti- ↑ McBride, Joseph. Steven Spielberg. Faber and Faber. ISBN 0-571-19177-0., page 37
- ↑ "'Most costly' celebrity divorces", BBC NEWS.
- ↑ Pogrebin, Abigail. Stars of David: Prominent Jews Talk about Being Jewish. Bantam Dell Pub Group. ISBN 0767916123.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-09. Alirita 2010-02-20 .
- ↑ Biography for Sasha Spielberg. IMDb. Alirita 15-a de januaro 2008 .
- ↑ California Birth Index
- ↑ California Birth Index
- ↑ "The Clinton's Showbiz Celebration", BBC News. Kontrolita 21-a de oktobro 2006.
- ↑ Bryce Dallas Howard Touched By Death in Eastwood's 'Hereafter'
- ↑ Academy of Motion Picture Arts and Sciences, Academy Awards Database; "Steven Spielberg, Directing nominations"; Vizitita la 13-an de Januaro, 2009; link.
- ↑ Academy of Motion Picture Arts and Sciences, Academy Awards Database; "Steven Spielberg, Best Picture nominations"; Vizitita la 13-an de Januaro, 2009; link.