Sankt Pölten
Sankt Pölten - en oficialaj germanlingvaj dokumentoj kutime mallongigite St. Pölten - estas la ĉefurbo de la federacia lando Malsupra Aŭstrio en Aŭstrio. Ĝi ankaŭ estas la administra centro de la distrikto Sankt Pölten-Land, kiu plene ĉirkaŭas la urbon, sed mem konsideriĝas eksterdistrikta urbo kaj do ne mem apartenas al la administra unuo ĉirkaŭanta ĝin. La urbo situas en la centra parto de la federacia lando, iom okcidente de la ŝtata ĉefurbo Vieno, kaj estas parto de la historia regiono Mostviertel [MOSTfirtl] (mosta regiono). Laŭ la stato de 2020 en la urba komunumo vivis 55 514 loĝantoj sur areo de 108,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 512 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Karlstetten, Obritzberg-Rust, Herzogenburg, Kapelln, Böheimkirchen, Pyhra, Wilhelmsburg, Ober-Grafendorf, Gerersdorf, Neidling kaj Distrikto Sankt Pölten-Land.
Sankt Pölten | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo de Aŭstrio urbo statuturbo de Aŭstrio loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj distrikto de Aŭstrio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Aŭstrio | ||||
Fed. lando | Supra Aŭstrio | ||||
Statuso | eksterdistrikta urbo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 3100 | ||||
Telefonkodo | 02742 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Matthias Stadler (ekde 2004) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 55 514 (2020) [ ] | ||||
Loĝdenso | 512 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 12′ N, 15° 37′ O (mapo)48.215.616666666667Koordinatoj: 48° 12′ N, 15° 37′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 267 m [ ] | ||||
Areo | 108,44 km² (10 844 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo St. Pölten [ ] | |||||
| |||||
Rilatoj al Esperanto
redaktiLa fondon de urba Esperanto-grupo en 1924 iniciatis Hugo Steiner kun Anton Goldmann. En 1953 en la urbo fondiĝis la Mondpaca Esperantista Movado, kiu dum la sekvaj jaroj de la malvarma milito ebligis oficialan agadon por kaj per Esperanto en socialismaj landoj, sed devis ankaŭ kompromisi kun la tieaj regantoj.
Lokaj esperantistoj
redaktiEn St. Pölten mortis hungardevena László Götz.
Turismo
redaktiEl Sankt Pölten ekas konata Mariazeller-fervojo.
Amaskomunikiloj
redaktiEn la urbo interalie aperas la regionaj semajnaj gazetoj Niederösterreichischen Nachrichten kaj Burgenländische Volkszeitung.
Partneraj urboj
redakti- Aksaray en Centra Anatolio, Turkio
- Altoona en Pensilvanio, Usono
- Brno en Ĉeĥio
- Clichy en Francio
- Heidenheim an der Brenz en Baden-Virtembergo, Germanio
- Kuraŝiki en Ĉugokuo, Japanio
- Székesfehérvár en Hungario
- Vuhano en Ĉinio
Eksteraj ligiloj
redakti-
urba sigelo -
situo ene de Malsupra Aŭstrio