Sankta Maŭrico
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Sankta Maŭrico en Svislando. Pri la kristana sanktulo vidu la tekston Maŭrico. |
Sankta Maŭrico (romanĉe San Murezzan, germane Sankt Moritz, france Saint-Moritz, itale San Maurizio) estas komunumo en Svislando. Ĝi apartenas al la distrikto Malojo en la kantono Grizono kaj estas unu el la plej famaj ripozejoj kaj lokoj de vintraj sportoj en la Alpoj.
Sankta Maŭrico | |
---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malojo |
Komunumaro | Supra Engadino |
Koordinatoj | 46° 29′ 52″ N 9° 50′ 18″ O / 46.49778 °N, 9.83833 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 52″ N 9° 50′ 18″ O / 46.49778 °N, 9.83833 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4928 (31-a de decembro 2018) |
Areo | 28,96 km² |
Alteco | 1822 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7500 |
Komunumkodo | 3787 |
Geografio
redaktiSankta Maŭrico havis 5119 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. Ĝi konsistas el tri partoj, kiuj pro la monteca regiono situas je malsamaj altecoj:
- Dorf ( "vilaĝo", oriente, 1822 m),
- Bad ("banejo", centre, 1773 m),
- Champfèr (okcidente, 1825 m), kiu tamen parte apartenas al Silvaplano.
La kvartalo Bad situas ĉe okcidenta bordo de la Lago de Sankta Maŭrico, kies nivelo estas ĉe 1768 m. La lagon trafluas rivero Inn, kies valo tie ĉi nomiĝas Engadino.
Trafiko
redaktiTra la komunumo pasas kantona ĉefvojo n-ro 27, kiu laŭiras la svisan parton de rivero Eno. Pro la malvasteco de la valo la vojo devas sekvi la bordon de la lago. Per tiu vojo oni atingas norde Zernez aŭ kantonan ĉefvojon n-ro 29 al Berninopasejo. Sude oni venas al Malojopasejo kaj Juliopasejo, kondukantaj al Italio respektive al Koiro en la valo de Rejno.
La Retia Fervojo atingas Sanktan Maŭricon kaj finiĝas ĉe la lago. Per ĝi oni atingas norde la tutan Engadinon, krome la urbojn Koiro kaj Klosters kaj la fervojon al Tirano en Italio.
Famuloj
redakti- Giovanni Segantini (1858-1899), itala pentristo.
- En la banloko de Sankta Maŭrico mortis hungara episkopo Pál Szmrecsányi (1908).
Turismo
redaktiSankta Maŭrico estas altnivela turisma urbeto kun multaj okazoj por vintra sporto. En la urbo famiĝis la sporta disciplino de bobado. Dum 1928 kaj 1948 ĝi gastigis la 2-an resp. 5-an Vintrajn Olimpikojn, dum 1934, 1974 kaj 2003 la Alpajn Ski-Ĉampionadojn.
Rekonilo de San Murezzan estas la "oblikva turo", restaĵo de iama kirko de Sankta Maŭrico el la 12-a jarcento, malkonstruita en 1890. La kvar-eĝa turo altas 33 metrojn kaj havas oblikvecon de 5,5°.
Lingvoj
redaktiLingvoj en Sankta Maŭrico | ||||||
Lingvoj | Censo 1980 | Censo 1990 | Censo 2000 | |||
Nombro | Elcento | Nombro | Elcento | Nombro | Elcento | |
germana | 3092 | 52,41 % | 3186 | 58,72 % | 3286 | 58,79 % |
romanĉa | 569 | 9,64 % | 338 | 6,23 % | 264 | 4,72 % |
itala | 1608 | 27,25 % | 1157 | 21,32 % | 1220 | 21,83 % |
Loĝantoj | 5900 | 100 % | 5426 | 100 % | 5589 | 100 % |
Bildaro
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Turimsa retejo pri Sankta Maŭrico kaj Engadino
- Oficiala retejo de la komunumo Sankta Maŭrico
- Sankta Maŭrico en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)