Skeĉo estas (el la angla sketch „skizi“ kaj el la pola skecz) mallonga (ĝenerale malpli ol 3 minutoj), facila, humura teatraĵeto, ofte prezentata kiel ero de varieteo.

En la skeĉoj aperas nur kelkaj figuroj kaj oni tre malofte ŝanĝas la scenejon.

Famaj skeĉistoj estas la komikgrupo Monty Python en la televida serio Monty Python’s Flying Circus kaj Freddie Frinton kun Dinner for One.

Vidu ankaŭ

redakti

Literaturo

redakti
  • Martina Lauster: Sketches of the Nineteenth Century, European Journalism and its 'Physiologies', 1830-50. Basingstoke / New York 2007