Sinteza rezino
Sinteza rezino estas makromolekula organika substanco, bazita sur hardeblaj polimeroj. Ĝi estas uzata por produkti plastojn, tekstilojn, farbojn kaj vernisojn. Aparte ĝi estas uzata kiel ligento por plastbetonoj. La unua sinteza rezino estis bakelito (1909).
Alilingvaj ekvivalentoj
- en synthetic(al) resin
- de Kunstharz n
- cs plast m, (syntetická pryskyřice f)