Sikijoro
Sikijoro - Siquijor, tagaloga prononco (siki'hor - estas insulo kaj samtempe provinco de la Filipinoj: plennome la provinco nomatas cebue Lalawigan sa Siquijor, tagaloge Lalawigan ng Siquijor kaj hispane Provincia de Siquijor. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Sikijor (urbo). La provinco fondiĝis en 1890. La insula provinco apartenas al la regiono Centraj Bisajoj kaj ampleksas areon de 343 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2015 entute 95 984 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 279 loĝantoj po km². Vaste parolataj lingvoj en la provinco estas la cebua, la tagaloga, la hispana kaj la angla.
Sikijoro | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | |||
provinco de la Filipinoj [ ] | |||
Lando | Filipinoj | ||
Ĉefurbo | Siquijor | ||
- koordinatoj | 9° N, 124° O (mapo)9.18123.58Koordinatoj: 9° N, 124° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 337,49 km² (33 749 ha) [ ] | ||
Areo | 337,49 km² (33 749 ha) [ ] | ||
Loĝantaro | 103 395 [ ] (1-a de majo 2020) | ||
Denseco | 306,36 loĝ./km² [ ] [ ] | ||
Guberniestro | Zaldy Villa
(ekde 30-a de junio 2013) |
||
Poŝtkodo | 6225–6230 [ ] | ||
ISO 3166-2 | PH-07 | ||
Sikijoro | |||
Vikimedia Komunejo: Siquijor [ ] | |||
En TTT: Oficiala retejo [ ] | |||
dekstre de la ruĝa nomo
En la nordokcidento de Sikijoro situas la insuloj Cebuo kaj Negroso, nordoriente situas Boholo kaj sude, trans la Bohola Maro, estas la insulo de Mindanao. Sikijoro estas la tria plej malgranda provinco de la lando, laŭ la nombro de loĝantoj kaj ankaŭ laŭ (post Kamigino kaj Batanoj). Inter la jaroj 1854 kaj 1971 ĝi estis parto de la provinco Orienta Negroso. Dum la hispana kolonia periodo de Filipinoj (1521–1898), la hispanoj nomis la insulon "Insulo de Fajro" (hispane Isla del Fuego).
Eksteraj ligiloj
redakti- retejo de la provinca registaro de Sikijoro Arkivigite je 2012-11-22 per la retarkivo Wayback Machine
Abrao · Norda Agusano · Suda Agusano · Aklano · Albajo · Antiko · Apajao · Aŭroro · Basilano · Bataano · Batanoj · Batangoj · Bengeto · Bilirano · Boholo · Bukidnono · Bulakano · Cebuo · Norda Davao · Okcidenta Davao ·Orienta Davao · Suda Davao · Dinagata Insularo · Gimaroj · Ifugao · Norda Iloko · Suda Iloko · Iloilo · Isabelo · Kagajano · Kalingo · Nordaj Kamarinoj · Sudaj Kamarinoj · Kamigino · Kapiso · Katanduanoj · Kavito · Kezono · Kirino · Kompostela Valo · Kotabato · Suda Kotabato · La-Unio · Laguno · Norda Lanao · Suda Lanao · Lejteo · Suda Lejteo · Magindanao · Marinduko · Masbato · okcidenta Mindoro · Orienta Mindoro · Okcidenta Misamiso · Orienta Misamiso · Monta Provinco · Okcidenta Negroso · Orienta Negroso · Nova Ekijo · Novaj Biskajoj · Palavano · Pampango · Pangasinano · Rizalo · Romblono · Samaro · Norda Samaro · Orienta Samaro · Saranganio · Sikijoro · Sorsogono · Sultan-Kudarato · Suluo · Norda Surigao · Suda Surigao · (Ŝarif-Kabunsuano, disputata) · Tarlako · Tavi-Tavio · Zambaloj · Norda Zamboango · Suda Zamboango · Zamboango Sibugaja