Signo
apartigilo
(Alidirektita el Signoj)
Signo povas signifi
- ion, kiu reprezentas ion alian. Vidu signo (semiotiko).
- en lingvoscienco, lingva signo estas kombino de koncepto kaj sonbildo.
- en matematiko, la signo (pli precize signumo) de nombro estas ĝia eco esti negativa aŭ pozitiva; vidu ankaŭ artikolon signuma funkcio.
- en komputado signo estas datumtipo por prezenti skribsignojn per ilia signokodo.
- marko de interpunkcio, kiel punkto, komo, aŭ demandosigno.
- en skribado kaj tipografio signo estas ĉiu memstara skribsimbolo, ekz. litero, ideogramo aŭ interpunkciaj signoj.
- en astrologio signo estas ĉiu el la konstelacioj de la zodiako.
Laŭ Francisko Azorín signo estas Io ajn perceptebla (streko, desegnaĵo, figuro, bildo, objekto, gesto), kiu elvokas en la apirito ideon pri alia afero; ekstera distingilo.[1] Li indikas etimologion el la latina signum, signo (signo). Kaj li aldonas la terminojn signi, por distingigi iun aŭ ion per signo; algebra signo, topografia signo, astronomia signo.[2]
Notoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 184.
- ↑ Azorín, samloke.