En la semiotiko, signo estas io, kio reprezentas ion alian. Tiu reprezento povas esti komprenata nur de iu, kiu konas la signifon de la signo.
En sia Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko, kiu iĝis fonda verko por struktura lingvoscienco, Ferdinand de Saussure interpretas lingvon kiel sistemon da lingvaj signoj. Tiukadre la tuta sistemo baziĝas sur la konceptoj signo, signifanto kaj signifato:
|
| „ La ligilo, kiu unuigas signifanton al la signifato estas arbitra [...]. Tiel, la ideo pri "fratino" (soeur) ne estas ligita per ajna interna rilato al la sona sinsekvo s-ö-r, kiu rolas por ĝi kiel signifanto [en la franca lingvo]; ĝi povus esti same reprezentita per alia sinsekvo, ne gravas kiu; kiel pruvo, oni havas malsimilaĵojn inter lingvoj kaj la ekzistadon mem de malsamaj lingvoj: signifato de la franca vorto boeuf havas kiel signifanton b-ö-f en unu flanko de la landlimo, kaj o-k-s (Ochs) en la alia [...]. La ĵus formulita principo [de la arbitreco de la signo] regas la tutan lingvosciencon; sennombraj estas ĝiaj konsekvencoj [...]. Malkonsentanto povus apogi sin sur onomatopeoj por diri, ke elekto de signifanto ne estas ĉiam arbitra. Sed onimatopeoj neniam estas konstituaj elementoj de lingva sistemo [...]. Ne nur ili estas malmultnombraj, sed ilia elekto estas jam, iagrade, arbitra, ĉar ili ne estas pli ol alproksimiga kaj jam duonkonvencia imitado de iuj bruoj.[1] ” |
|
- ↑ F. de Saussure, Kurso pri ĝenerala de lingvistiko.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |