Sidney S. Culbert
Sidney Spence CULBERT (14-a de majo, 1913 - 28-a de oktobro, 2003) estis profesoro pri psikologio kaj interkultura komunikado ĉe la Universitato de Vaŝingtonio, lingvisto kaj poliglota esperantisto (li parolis 20 lingvojn)[1].
Sidney S. Culbert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sidney Spence Culbert |
Naskiĝo | 14-an de majo 1913 en Miles City |
Morto | 28-an de oktobro 2003 (90-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Ruth Moline Culbert |
Okupo | |
Okupo | psikologo esperantisto lingvisto |
Profesia vivo
redaktiAntaŭ ol li profesoriĝis, li laboris dum jaroj inĝeniere ĉe la aviadila firmao Boeing. Li naskiĝis en Miles City, en la orienta parto de Montano.
Li faris gravajn kontribuojn al la studoj pri percepto; liaj eltrovoj influis la planadon de la instrumenta ŝaltilaro en la aviadilo Boeing 707[1].
Li partoprenis la fondon de la Fako pri Lingvistiko en la Universitato de Vaŝingtonio, sed li mem restis en la fako pri psikologio, ĉar en lingvistiko lin interesis ĉefe demandoj, al kiu tiutempe pli atentis la psikologoj ol la lingvistoj.
Esperanto
redaktiLi komencis studi Esperanton, dum li lernis ĉe la lernejo Stadium High School en Tacoma en 1931.
Takso pri la nombro de Esperanto-parolantoj
redaktiDum 20 jaroj, li esploris la nombron da parolantoj pri diversaj lingvoj ĉirkaŭ la mondo. Li decidis (1988) bazite de scienca esploro pri multaj landoj, ke estas proksimume 1,6 milionoj da Esperanto-parolantoj en la mondo; kiel Esperanto-parolanto li kalkulis ĉiujn homojn, kiuj iam atingis la nivelon, ke ili "kelkfoje heziteme" parolas Esperanton; li kunkalkulis ankaŭ tiujn, kiuj dum jardekoj ne plu uzis la lingvon (sed, kiel konate, kapablas kompreni kaj heziteme paroli)[2]. Pli poste li altigis la nombron al 2 milionoj pro la kresko, kiun li konstatis. (Por la kvindekaj jaroj li taksis la nombron al unu miliono.)
Persone
redaktiLi geedziĝis kun Ruth Moline, instruistino, kiu petis lin instrui al ŝi Esperanton. Ili uzis Esperanton kiel ĉefan hejmlingvon.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 (eo) Sidney Culbert, Heroldo de Esperanto, p. 4, n-ro 17 (2046), 7-30 novembro 2003
- ↑ Lingvonivelo ("Rarely hesitant"); metodoj
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Alia pli longa nekrologo pri Sidney kaj lia edzino Ruth (en angla lingvo)
- Tri leteroj de Culbert pri la nombro de Esperanto-parolantoj kaj lia esplorado