Selma GR
Selma | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Moësa |
Komunumaro | Calanca |
Koordinatoj | 46° 19′ 0″ N 9° 7′ 0″ O / 46.31667 °N, 9.11667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 0″ N 9° 7′ 0″ O / 46.31667 °N, 9.11667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 38 |
Areo | 2,91 km² |
Alteco | 977 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6545 |
Komunumkodo | 3811 |
Pri la komunumo
redaktiSelma estas komunumo de la komunumaro Calanca kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 38 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
redaktiSelma situas en la mezo de la Valo de Calanca ĉe la orienta bordo de la rivero Calancasca. Kun nur 38 loĝantoj ĝi estas unu el la plej malgrandaj komunumoj de Kantono Grizono, tamen ĝiaj civitanoj deziras konservi la politikan sendependecon. Al Selma apartenas ankaŭ la frakcio Bersach sur alteco de 1322 m s.m. sur teraso oriente de la vilaĝo.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Selma limas en nordo al Cauco, en oriento al Santa Maria in Calanca, en sudo al Braggio, kaj en okcidento al Arvigo.
Trafiko
redaktiSelma situas kiel la tuta Valo de Calanca flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la vilaĝo pasas la vala vojo de Grono al Rossa. Per la poŝtaŭtolinio, kiu cirkulas sur tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Selma aertelfero kondukas al la vilaĝeto Landarenca, al kiu krom la aertelfero nur kondukas dekliva piedpado.
Historio
redaktiĜis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Selma estis parto de la tribunalkomunumo Calanca, post ties divido en 1796 al la interna flago. En 1851 ĝi fariĝis memstara politika komunumo de la komunumaro Calanca en la distrikto Moësa. En la 18-a kaj la 19-a jarcento multaj loĝantoj pro ekonomiaj kialoj elmigris al Francio kiel vitrofaristo, kaj Aŭstrio kaj Germanio kiel peĉovendistoj. Nuntempe la komunumo vivas de agrikulturo kaj modesta turismo. [1]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj signifoj de Selma
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Selma
- Selma GR en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Selma – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Vala stacio de la aertelfero de Selma al Landarenca