Sciuro
Sciuro (Sciurus) estas genro de malgrandaj mamuloj el la ordo de ronĝuloj, grupo sciuromorpha (sciuro-formaj, sciuro-similaj), familio sciuredoj. Ili vivas sur arboj, havas longan voston kaj hartufojn ĉe la oreloj, kutime rustkolorajn.
Sciuro | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Griza Sciuro, Sciurus carolinensis
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Sciurus Linnaeus, 1758 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Feloj de ordinara sciuro, Sciurus vulgaris, eventuale de aliaj sciurspecioj (mallonga, delikata ruĝbruna ĝis nigrabruna hararo) estas uzataj en peltindustrio.
La cindrogriza sciuro (Sciurus carolinensis) estas specio loĝanta en Usono kaj enigita en Brition kaj en kontinentan Eŭropon, kie ĝi minacas la indiĝenan rufan sciuron (Sciuro vulgaris). Sciurus carolinensis pli prosperas en la biotopo kaj tiel forpuŝas la specion Sciuro vulgaris. Nun en Britio asocioj provas savi la indiĝenan rufan sciuron .
Listo de la specioj en la genro Sciurus:
- specio : rufa sciuro - Sciurus vulgaris
- subspecio : siberia rufa sciuro - Sciurus vulgaris varius
- specio : kurtorela kurtorela - Sciurus anomalus
- specio : cindrogriza sciuro - Sciurus carolinensis
- specio : socia sciuro - Sciurus socialis
- specio : variema sciuro - Sciurus variegatoides
- specio : griza sciuro - Sciurus griseus
- specio : grandorela sciuro - Sciurus aberti
- specio : vulpa sciuro - Sciurus niger
- specio : ŝanĝa sciuro - Sciurus granatensis
- specio : ruĝeta sciuro - Sciurus ignitus
- specio : venezuela sciuro - Sciurus flammifer
- specio : ruĝventra sciuro - Sciurus igniventris
Slango
redaktiEn Esperanta slango la vorto sciuri signifas kolekti amikojn kiel sciuroj kolektas avelojn.
Proverbo
redaktiEkzistas proverboj pri sciuro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:[1]
„ Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo. ” „ Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo. ”
Referencoj
redakti- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-17 .