Ĉi tiu artikolo temas pri poemaro. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Saturno.
Saturno estas poemaro de Jorge Camacho, unue publikigita de la eldonejoBero en 2004. Ĝi enhavas, en kronologia ordo, la poemojn verkitajn de Jorge Camacho en du lingvaj versioj samtempaj kaj paralelaj (hispane kaj esperante), ekde la poemo Praformikoj el la fino de 1995, kaj aldone kelkajn poemojn unulingvajn kun la responda traduko.
„ Kontraston inter ĉiea, perpleksiga mikromondo kaj plene vivanta, mitokrea makrokosmo la nun prezentata kolekto montras pli frape kaj detale, ol la antaŭa poemado de Camacho. ”
— El la postparolo La saturna skorpio, de Gonçalo Neves