Safien (komunumaro)
La komunumaro Safien estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Surselva. Ĝi havis 419 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Tenna.
Komunumaro Safien | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Ĉefloko | Tenna |
Koordinatoj | 46° 40′ N 9° 18′ O / 46.667 °N, 9.300 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ N 9° 18′ O / 46.667 °N, 9.300 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 419 (2009-12-31) |
Areo | 111,85 km² |
Loĝantardenseco | 4 loĝantoj/km² |
Geografio
redaktiLa komunumaro Safien entendiĝas en la plej granda parto de la valo de Safien, kiu estas la valo de la rivero Rabiusa, alfluanto de Antaŭa Rejno.
Trafiko
redaktiLa valo de Safien situas flan ke de la gravaj trafikvojoj. La valo atingeblas per la vojo de Versam al Safien, sur kiu cirkulas ankaŭ poŝtaŭtolinio.
Komunumoj de la komunumaro Safien
redaktiLa komunumaro Safien konsistas (stato en 2011) el 2 komunumoj. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Safien | 314 | 100.58 | 3651 | |
Tenna | 105 | 11.27 | 3652 | |
Totale | 2 | 419 | 111,85 |
Historio
redaktiLa komunumaro Safien estis fondita surbaze de la leĝo pri la nova administracia ordo de Kantono Grizono en la jaro 1851, el la tiamaj tribunalkomunumoj Tenna kaj Safien. Ĝis la 31-a de decembro 2010 la komunumaro Safien apartenis al la distrikto Heinzeinberg. Kun efiko de la 1-a de januaro 2001 Safien estis atribuita la la distrikto Surselva, dum la ceteraj komunumaroj de la distrikto Heinzenberg estis integritaj al la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumaro Safien[rompita ligilo]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Safien – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)