Saĥarov-Premio
La Saĥarov-Premio por pensa libereco (ankaŭ nomata "EU-premio pri homaj rajtoj") estas donata de la Eŭropa Parlamento ekde 1988 al homoj aŭ organizoj penantaj por la homaj rajtoj aŭ la libereco de opinio. La premio nomiĝas laŭ Andrej Saĥarov, ricevanto de la Nobel-premio pri paco kaj dotiĝas je 50.000 eŭroj. Ĝi estas donita ĉiujare en Strasburgo, kutime en oktobro.
Saĥarov-Premio | ||
homrajta honorigo | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Andrej Saĥarov | |
Organizanto | Eŭropa Parlamento | |
Sidejo | Strasburgo | |
Lando | Eŭropa Unio • Francio | |
Fondita en | 1988 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Ricevintoj
redakti- 1988: Nelson Mandela (gvidanto de la ANC) kaj Anatoli Marĉenko (sovetia disidento, † 1986)
- 1989: Alexander Dubček, ĉeĥoslovaka politikisto kaj kuninicianto de Praga printempo 1968
- 1990: Aung San Suu Kyi, neperforta pordemokrata aktivistino en Mjanmao
- 1991: Adem Demaçi, albana aŭtoro el Kosovo
- 1992: Madres de Plaza de Mayo, argentina movado por homaj rajtoj
- 1993: Oslobođenje, gazeto el Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino
- 1994: Taslima Nasrin, aŭtorino el Bangladeŝo
- 1995: Leyla Zana, kurda membro de la turka parlamento
- 1996: Wei Jingsheng, ĉina kritikanto de la registaro
- 1997: Salima Ghezali, alĝeria ĵurnalistino kaj aktivulino por homaj rajtoj
- 1998: Ibrahim Rugova, politika gvidanto de la albana popolgrupo en Kosovo
- 1999: Xanana Gusmão, gvidanto de la sendepenc-movado en Orienta Timoro
- 2000: ¡Basta Ya!, organizaĵo kontraŭ la ETA-terorismo
- 2001: Don Zacarias Kamuenho, ĉefepiskopo de Lubango (Angolo); Nurit Peled-Elhanan, israela docentino; Isat Ghasawi, palestina aŭtoro
- 2002: Oswaldo José Payá Sardiñas, kuba kritikanto de la registaro
- 2003: Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan kaj ĉiuj kunlaborantoj de la Unuiĝintaj Nacioj – "kun aparta rememoro al Sérgio Vieira de Mello kaj al la multaj aliaj UN-oficistoj, kiuj perdis deĵore la vivon por paco en la mondo."
- 2004: Belorusa Asocio de Ĵurnalistoj
- 2005: Kuba virin-movado Blankevestitaj Damoj; Raportistoj sen limoj, ne-registara internacia organizo; nigeria advokatino Hauwa Ibrahim
- 2006: Aljaksandr Milinkeviĉ, belorusa opozicia politikisto
- 2007: Salih Mahmoud Osman, sudana advokato por homaj rajtoj
- 2008: Hu Jia, ĉina aktivulo por civilaj rajtoj kaj mediprotekto.
- 2009: Memorial, asocio el Rusio
- 2010: Guillermo Fariñas el Kubo
- 2011: Mohamed Bouazizi, Asmaa Mahfouz, Ahmed al-Senussi, Razan Zaitouneh kaj Ali Farzat
- 2012: Ĝafar Panahi kaj Nasrin Sotudeh
- 2013: Malala Yousafzai
- 2014: Denis Mukwege
- 2015: Raif Badawi
- 2016: Lamija Aĝi Baŝar kaj Nadia Murad
- 2017: Venezuela demokratia opozicio
- 2018: Oleh Sentsov, ukraina homrajta aktivulo
- 2019: Ilham Tohti, ĉina homrajta aktivulo
- 2020: Belorusa demokratia opozicio
- 2021: Aleksej Navalnij
- 2022: la popolo de Ukrainio, nun defendanta sin kontraŭ la agreso de Rusio
- 2023: Mahsa Amini kaj Virino, Vivo, Libereco, la morto de Mahsa Amini sub suspektindaj cirkonstancoj kaŭzis ĝeneraligitajn protestojn, ofte sub la slogano Virino, Vivo, Libereco.[1]
Eksteraj ligiloj
redakti- Retpaĝo pri la Saĥarov-Premio, multlingve