São Carlos (San-Paŭlio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: São Carlos |
São Carlos (oficiale portugale Município de São Carlos, nomata laŭ la kristana sanktulo Karlo Boromeo, prononco: /sɜ̃w̃ˈkaɾ.lʊs/ aŭ /sɜ̃w̃ˈkah.lʊʃ/, en Esperanto: San-Karlo, estas urbo, municipo, diocezo kaj universitata urbo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Araraquara kaj enstas la administra centro de samnoma mikroregiono São Carlos. Laŭ la stato de 2020 en la municipo vivis 254 484 loĝantoj sur areo de 1 137,33 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 224 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 189 841. La teritorio havas komunan limon kun Ribeirão Bonito, Ibaté, Américo Brasiliense, Analândia, Araraquara, Brotas, Descalvado, Itirapina, Luís Antônio, Rincão kaj Santa Lúcia. En la urbo situas unu el la sep terenoj de Universitato de San-Paŭlio.
São Carlos (San-Paŭlio) | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Sudorienta regiono | ||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||
Mezoregiono | Araraquara | ||
Mikroregiono | São Carlos | ||
Fondita | 4-a de novembro 1857 | ||
Poŝtkodo | 13560-001 ĝis 13579-999 | ||
Telefonkodo | 16 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 254 484 (2020) [ ] | ||
Loĝdenso | 224 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 1′ S, 47° 53′ U (mapo)-22.017777777778-47.890833333333Koordinatoj: 22° 1′ S, 47° 53′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 856 m | ||
Areo | 1 137,33 km² | ||
Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo São Carlos (São Paulo) [ ] | |||
Geografio
redaktiSan-Karlo situas en montaro en sudorienta parto de la lando. Campinas troviĝas 129, San-Paŭlo (urbo) kaj Guarulhos po 214, Curitiba 402, Nova Iguaçu 465, Belo Horizonte 474, Rio-de-Ĵanejro 490, Goiânia 612, Braziljo 693, Campo Grande 718, Porto Alegre 951, Salvador de Bahio 1413, Maceió 1891, Teresina 1961, Recife 2086, São Luís 2204, Natalo (Brazilo) 2263, Belém 2288, Manaus 2477 kilometrojn distance.
Historio
redaktiLa historio komenciĝis en fino de la 18-a jarcento kun la malfermo de vojo, kiu kondukis al la orminejoj. São Carlos do Pinhal estis menciita en 1831, oni komencis krei bienojn por kafokultivado. En 1857 jam estis kelkaj domoj ĉirkaŭ la kapelo.
São Carlos estis levita al vilaĝo en 1865 kiam "câmara" aŭ reganta kamero estis kreita. São Carlos iĝis oficiale vilaĝo en 1874, sidloko de la municipo (=urbo) en 1880. La unua trajno alvenis en 1884, kiu helpis la kafo-transporton, aliparte amase alvenis eŭropanoj (ĉefe italoj). En la 1930-aj jaroj komenciĝis la industriiĝo, ekde la 1950-aj jaroj kampusoj estis fonditaj.
Ekonomio
redaktiSan-Karlo havas aktivan industrian profilon kun gravaj naciaj kaj internaciaj industriaĵoj kaj signifa agrikultura graveco. La urbego estis proklamita Nacia Ĉefurbo de la Teknologio en 2011.
Klimato
redaktiSan-Karlo situas en alteca tropika klimato per mildaj kaj sekaj vintroj. La temperaturo varias inter 15 - 27 °C. Jare pluvas po 1423 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter oktobro-marto pli ofte pluvas.
Trafiko
redaktiSan-Karlo estas ligita per fervojo, ŝoseo kaj aere per flugmaŝinoj.
Partneraj urboj
redakti- Coimbra, Portugalio (1970)
- Tecumseh, Usono (1997)
- Santa Clara (Kubo), Kubo (2005)
- Santa Cruz (Rio Grande do Norte), Brazilo
Esperanto-movado
redaktiTie estas gastiganto de Pasporta Servo.
Referencoj
redakti