Sándor Jankó
Sándor Jankó [ŝAndor jankO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jankó Sándor estis hungara inĝeniero pri arbaroj, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis jenei.
Sándor Jankó [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1866 en Vasvár. Li mortis la 14-an de majo 1923 en Vönöck.
Biografio
redaktiSándor Jankó frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, gimnaziojn en Kőszeg kaj Sopron, fine li estis memvola soldato en 1887. Li akiris diplomon en Akademio de Selmec pri minejoj kaj arbaroj en 1892 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Jam inter 1890 kaj 1893 li laboris en diversaj arbaroj, poste li havis diversajn postenojn en la ministerio pri agrikulturo. En 1897 li edziĝis baldaŭe havanta 3 gefilojn. Ekde 1904 li instruis en la menciita akademio (jam altlernejo). En 1911 li estis nomumita publika ordinara profesoro. Li estis katedrestro inter 1906–1923, rektoro inter 1920–1922. En 1916 li ricevis la titolon reĝa priarbara ĉefkonsilisto. Post la 1-a mondmilito li estis motoro de translokiĝo de la altlernejo al Sopron. Li multe okupiĝis pri maŝinoj uzataj en arbaroj.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Körszelvényes útkanyar kitűzése szögtükörrel (1895)
- Erdészeti szállítási eszközök és berendezések (1908) - studenta lernolibro
- Fotogrammetria (1917) - la unua hungarlingva libro en tiu temo
- Ausgleichungen von Abschussfehlern, die Bestimmung der zulaessigen maximalen Abschlussfehler in Dreiecken und geschlossenen Polygonen (1920)
- Erdészeti földméréstan. I–II. (1921–1922) - studenta lernolibro
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Vasvár (1972)
- busto en botanika ĝardeno de Sopron (2003) [2]