Rustimuna Ŝtalrato
ciklo de sciencfikciaj romanoj
James "Jim" Bolivar diGriz, kromnomata La Rustimuna Ŝtalrato (originale angle The Stainless Steel Rat) estas la ĉefrolulo de serio de sciencfikciaj romanoj de Harry Harrison.
Rustimuna Ŝtalrato | |
---|---|
romanserio | |
Kreita de | Harry Harrison |
Verko | romanserio pri Rustimuna Ŝtalrato |
Informoj | |
Reala nomo | James "Jim" Bolivar diGriz |
Sekso | vira |
Specio | homo |
Povoj | malfermi serurojn, batalarto, Esperanto |
Naskiĝis | iu enua provinca planedo, ĉirkaŭ la jaro 34573 |
Okupo | (senperforta) krimulo |
Familio | edzino Angelina diGriz, ĝemelaj filoj James kaj Bolivar diGriz |
La romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato en la serio rakontas, en stilo de pikareska romano, kiel junulo de provinca planedo ekcelas krimulan karieron, tamen ne pro malriĉeco sed nur pro enuo - ĉar sur lia trista hejmplanedo ne ekzistas io alia interesa. Por interkompreniĝi sur aliaj planedoj li lernas Esperanton dum sia unua kosma vojaĝo.
La romanserio
redakti- The Stainless Steel Rat (1961)
- The Stainless Steel Rat's Revenge (1970)
- The Stainless Steel Rat Saves the World (1972)
- The Stainless Steel Rat Wants You (1978)
- The Stainless Steel Rat for President (1982)
- A Stainless Steel Rat is Born (1985)
- The Stainless Steel Rat Gets Drafted (1987)
- The Stainless Steel Rat Sings the Blues (1995)
- The Stainless Steel Rat Goes to Hell (1998)
- The Stainless Steel Rat Joins the Circus (2000)