Rudolph Minkowski
Temas pri la astronomo Rudolph Minkowski. Koncern'al aliaj homoj kun sama nomo, vidu la paĝon Minkowski
Rudolph Leo Bernhard Minkowski | |
---|---|
Rudolph Minkowski en 1934 | |
Persona informo | |
Nomo | Rudolph Leo Bernhard Minkowski |
Dato de naskiĝo | 28-a de majo 1895 |
Naskiĝloko | Strasburgo |
Dato de morto | 4-a de januaro 1976 |
Mortoloko | Berkeley |
Aĝo je morto | 80 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Germanio |
Familio | |
Patro | Oskar Minkowski [ ] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | germana lingvo [ ] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Bruce-Medalo [ ] |
Portalo pri Homoj | |
Rudolph Leo Bernhard Minkowski (naskiĝis la 28-an de majo 1895 en Strasburgo, mortis la 4-an de januaro 1976 en Berkeley) estis germana astronomo Li migris en Usono en 1935 kaj tie karieris.
Li estis filo de la fiziologiisto Oskar Minkowski kaj nevo de la matematikisto kaj fizikisto Hermann Minkowski.
Vivo
redaktiLi naskiĝis en poldevedna familio. Li lernis pri fiziko en la Universitato de Wrocław, sed la unua mondmilito ĉesigis lian lernadon : li servis en la germana armeo. Post la milito, li finis sian lernadon kaj ricevis sian doktorecon en 1921. Li laboris dum unu jaro kun James Franck kaj Max Born pri spektroskopio kaj kiel profesoro en la Universitato de Hamburgo ĝis 1935. Li studis la problemon pri la plilarĝiĝo de la spektraj linioj, la konduton de la elektronoj en metala vaporo kaj la iron de elektronoj tra la atomoj.
En 1935 li iras Usonon, intencante resti unu jaron tie por labori en la Observatorio de Monto Wilson. Sed la nazioj senigis li de sia posteno de universitata profesoro, kaj malpermesis lin instrui. Oni tiam proponis al li daŭre resti en Monto Wilson.
En Usono li sin turnis al astronomio kaj radioastronomio. Kun Walter Baade li studis la supernovaojn. Ilia klasifiko de la supernovaoj en tipoj I kaj II laŭ ties spektroj estas utila rimedo por mezuri la distancojn de la galaksioj.
Li estris la "Palomar Observatory Sky Survey", kampanjo de observado de la astroj de la ĉielo de la norda duonglobo ĝis la 22-a magnitudo elde la observatorio de la Monto Palomar.
Malkovroj
redaktiElde la observatorio de la Monto Palomar, Minkowski kunmalkovris la asteroidon 1620 Geografo la 14-an de septembro 1951 kun Albert George Wilson. En 1960, li malkovris la galaksion 3C 295 kies ruĝenŝoviĝo estas 0,48, plej granda el tiu de la tiam konataj objektoj. Necesos atendi la malkovron de la unua kvazaro, 15 jaroj poste, por rompi la rekordon.
Li malkovris ankaŭ la nebulozojn M1-92 (kromnomita "Piedsigno de Minkowski") kaj M2-9 (tiel nomata "Papilio de Minkowski").
Honoroj
redaktiLi ricevis la Bruce medalon[1] en 1961.
Oni donis lian nomon al:
- la luna alfrapa kratero Minkowski
- la asteroido 11770 Rudominkowski (la asteroido 12493 Minkowski estis nomita en honoro al lia onklo Hermann Minkowski)
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ La ricevintoj de Bruce Medalo Arkivigite je 2010-11-04 per la retarkivo Wayback Machine (angle)