Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

EdE-H

Rudolf HOSCHEK (hoŝek), aŭstrogermano, revizoro librotenada en Wien. Nask. 10 majo 1881 en W. Esperantisto de 1911. En 1915 venis en militkaptitecon en Berezovka (Rusl.). Tie li pliperfektiĝis en Esperanto, konatiĝis kun Julio Baghy, kun kiu li estis kune ĝis 1918. En 1918-19 en Berezovka estis semajna Esperanto-Rondo. Reveninte hejmen en 1920 li laboris plu por Esperanto, ĉefe en la komerca kampo.