Ruĝa Nubo
Ruĝa Nubo (origine en siua lingvo Mahpiua Luta, angle Red Cloud (naskiĝis en 1822, apud rivero Platte, en Nebrasko, Usono – mortis la 10-an de decembro 1909, Pine Ridge, Sud-Dakoto) estis la lasta batalanta ĉefo de la oglala-tetonaj siuoj (lakotoj), kiu sukcese kontraŭstaris la invadon de la blankuloj.
Ruĝa Nubo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Maȟpíya Lúta | |||||
Naskonomo | Maḣpíya Lùta | ||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1822 en North Platte | ||||
Morto | 10-an de decembro 1909 (87-jaraĝa) en Porcupine | ||||
Tombo | Pine Ridge vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | siua • angla • lakota • Ĉejena vd | ||||
Loĝloko | Pine Ridge vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Lakotoj • Oglala Lakota vd | ||||
Edz(in)o | nekonata valoro vd | ||||
Infanoj | nekonata valoro, Jack Red Cloud (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Laborkampo | Siuoj vd | ||||
Aktiva dum | 1866– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li ne heredis la ĉefan rangon, sed meritis per sia batala kuraĝo kaj elokvanteco. Kiam la usona registaro volis en 1865 konduki, konstrui vojon tra la plej bonaj ĉasejoj (al la ortrovitejoj), li staris al pinto de la indianoj (ŝajenoj ja siuoj).
La avangardajn konstruistojn kaptis la indianoj kaj ne forlasis dum 2 semajnoj. Ili ne emis al traktadoj kaj per ataketoj ĝenis la laboron.
La milito de Ruĝa Nubo daŭris dum du jaroj kaj finfine la centra registaro abdikis pri la konstruoj kaj eltiris la garnizonojn. En aprilo de 1868 oni subskribis la duan Laramie-fortikaĵan kontrakton, Ruĝa Nubo abdikis pri la perforto kaj emis translokiĝi al nova ejo. Tie li faris multe por la indiana kulturo kaj regule kritikis la federacian registaron. Li plurfoje vojaĝis eĉ al Vaŝingtono kaj tie sciigis siajn opinioj. Iom antaŭ sia morto, li konvertis al kristanismo kun sia edzino kaj surprenis la nomon John.