Romia religio

politeisma religio de Romio

La romia religio konsistis, same kiel inter la grekoj, en aro de kultoj pli ol en doktrinaro. Estis du klasoj de kultoj: tiuj hejmaj, kiuj ligis la familion, kaj tiuj publikaj, kiuj apogis la patriotismon kaj la respekton al la ŝtato. En la imperia epoko oni aldonis la kulton al imperiestro. En ĝeneralaj terminoj, temas pri religio tolerema al ĉiuj eksterlandaj religioj, ĉar la romianoj akceptis diojn grekajn, egiptajn, frigiajn ktp. Ĝi estis ankaŭ kontrakta religio, ĉar la preĝoj kaj oferoj utilis kiel pakto kun la dioj, tio estas, por ricevi favorojn, kaj se la kredanto komprenis, ke la diaĵo ne plenumis, tiu ĉesis adori la diaĵon.[1]

Rekonstruo de statuo de Jupitero datita de la 1-a jarcento. La dio Jupitero estis la ĉefa diaĵo de la publika kulto romia. Sur la Kapitola Monto staris la Templo de Jupitero Optimo Maksimo, la plej grava de Romio.

Romiaj temploj estis inter la plej gravaj konstruaĵoj en romia kulturo, kaj kelkaj el la plej riĉaj konstruaĵoj en romia arkitekturo, kvankam nur kelkaj pluvivas en iu speco de kompleta ŝtato. Hodiaŭ ili restas "la plej evidenta simbolo de romia arkitekturo".[2] Ilia konstruo kaj prizorgado estis grava parto de antikva romia religio, kaj ĉiuj urboj de iu graveco havis almenaŭ unu ĉefan templon, same kiel pli malgrandajn sanktejojn.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Historia del Antiguo Continente (Carvajal S. A., Editorial Norma: 1977) p. 56
  2. Summerson (1980), 25