Robert Cecil
Por la politikisto de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, bv. klaki Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury
Robert Cecil | |
---|---|
Nobel-premiito | |
Persona informo | |
Naskonomo | Robert Gascoyne Viscount Cecil |
Naskiĝo | 14-an de septembro 1864 en Cavendish Square |
Morto | 24-an de novembro 1958 (94-jaraĝa) en Royal Tunbridge Wells |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitata Kolegio Eton College |
Familio | |
Patro | Robert Arthur Talbot Gascoyne-Cecil, la tria markizo de Salisbury |
Patrino | Georgina Gascoyne-Cecil, Marchioness of Salisbury (en) |
Frat(in)oj | Maud Palmer, Gwendolen Gascoyne-Cecil (en) , Hugh Cecil, 1st Baron Quickswood (en) , Lord Edward Cecil (en) , Lord William Cecil (en) , James Gascoyne-Cecil, 4th Marquess of Salisbury (en) kaj Lady Fanny Cecil (en) |
Edz(in)o | Eleanor Lambton (en) (1889–) |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato esperantisto diplomato |
Oni ne konfuzu lin kun lia patro Robert Gascoyne-Cecil, 3rd Marquess of Salisbury, kiu estis trifoje ĉefministro de Britio (1885, 1886–1892, kaj 1895–1902).
Robert CECIL [sesil], plennome Edgar Algernon Robert Gascoyne-Cecil, 1st Viscount Cecil of Chelwood, (14-a de septembro 1864 – 24-a de novembro 1958) estis angla esperantisto, brita juristo, politikisto kaj diplomato, Lordo kaj eksministro de Britio.
Unu el la arkitektoj de la Ligo de Nacioj, en 1937 li ricevis la Nobel-premion pri paco (vidu la apudan Nobel-medalon).
Agado
redaktiLi estis ano de Konservativa Partio de Britio kaj ministro en la registaro de David Lloyd George kaj Stanley Baldwin.
En 1916 li publikigis la memorandon kiu li montris sian proponon evitadi militojn, kaj la memorando estas agnoskata kiel la unua oficiala dokumento, montranta apogon de Britio por la fondo de Ligo de Nacioj. Dum la paca konferenco en Parizo, en kiu oni subskribis la Traktaton de Versajlo li estis ano de la brita delegacio.
Esperanto
redaktiKiel delegito de Sud-Afriko ĉe la Ligo de Nacioj, estis en 1920-21 fervora subtenanto de Esperanto. Laŭ lia eldiro "helpa mondlingvo ne estas bezonata nur de la intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem." En 1921 li proponis, ke la Ligo de Nacioj adoptu Esperanton kiel solvon por la lingva problemo en la mondo.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Forster, Peter Glover. (1982) The Language Movement (angle). Walter de Gruyter, p. 173. ISBN 90-279-3399-5.
Eksteraj ligiloj
redaktiTrovu « Robert Cecil » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Informo de Nobelkomitato pri Paco 1937 Arkivigite je 2004-08-03 per la retarkivo Wayback Machine