Restoracioj de l' koro
La Restoracioj de l' koro, en la franca Restos du Cœur (aŭ pli formale Les Restaurants du Cœur – Relais du Cœur) estas aro de francaj nacia kaj 113 departementaj asocioj. Ilia celo estas disdonado de manĝaĵoj al malriĉuloj.
Restoracioj de l' koro | ||
---|---|---|
karitata organizaĵo Restaurant solidaire (fr) | ||
Komenco | 1985 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
Fondinto(j) | Coluche vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | asocio laŭ leĝo de 1901 | |
Ili estis kreitaj en 1985 de la franca komikulo kaj aktoro Coluche.
Por Coluche estis grava afero, batali kontraŭ rasismo kaj malriĉeco per humuro kaj spritaĵoj en siaj filmoj kaj surscenaĵoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala ttt-ejo (france)
- Restoracio de l' koro en Leipzig Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine germane