Reparacio
Reparacio estas kompenso mona aŭ vara, kiun la paganto donas pro ekstera devigo. Tiu devigo povas esti
- decido de tribunalo, ke la paganto devas kompensi al la ricevanto iun perdon, malutilon aŭ moleston, pri kiu li kulpis, aŭ
- decido de la venkinto en milito, ke la venkito devas kompensi la kostojn de la milito.
Plej ofte la vorto estas uzata en la dua senco, foje precizigite kiel "milita reparacio". Necesas distingi ĝin de la aneksado de okupita teritorio; tia anekso ne nomiĝas reparacio.
Ekzemploj
redaktiLa traktato de San-Francisko de 1952 devigis Japanion pagi 10 030 miliardojn da enoj pro la kostoj de la dua mondmilito.
Post la Golfa Milito de 1991 la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj konstatis en sia rezolucio 687, ke Irako responsas pri la damaĝoj, kiun ĝi kaŭzis invadante Kuvajton. Ĝi instalis komisionon pri kompenso, kiu ricevis kompens-postulojn pri 350 miliardoj da dolaroj de registaroj, firmaoj kaj individuaj personoj. 30 % de la postuloj estis pagitaj el la programo "nafto por manĝo".
La 1-an de septembro 2022 en la Reĝa Kastelo de Varsovio pola registaro prezentis detalan raporton pri la polaj perdoj kaj la germanaj militkrimoj dum la invado en Pollando kaj posta okupado kune kun genocido de ne malpli ol 5 mln 200 mil polaj civitanoj — kalkulita reparacio egalas al 6 bilionoj 220 miliardoj 609 milionoj da zlotoj (ekvivalento de 1,3 triliono da eŭroj aŭ 1 532 170 000 000 usonaj dolaroj)