Religia fikuso
Religia fikuso estas specio de arbo (latine Ficus religiosa, sanskrite pippala). Ĝi apartenas al la familio de morusacoj (latine Moraceae). Ĝi estas rapide kreskanta arbo, kiu povas atingi altecon de 30 metroj. Ĝi troviĝas en Barato kaj Srilanko.
Ficus religiosa | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Foliaro de pipalo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ficus peepul Griff | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
En budhismo
redaktiReligia fikuso havas kulturan valoron en budhismo ĉar laŭtradicie la bodisatvo Gotamo atingis vekiĝon post meditado sub bodiarbo. En budhistaj artaĵoj, tia arbo estas ofte uzata kiel simbolo de la budho Gotamo.
Religia fikuso estas ankaŭ sankta arbo en ĝajnismo kaj hinduismo.
Klimato
redaktiReligia fikuso estas tolerema al vaste ŝanĝiĝantaj klimataj kondiĉoj kiel tropika pluvarbara klimato kie la regiono ricevas pli ol 60 milimetrojn (6.0 cm) da precipitaĵo monate, tropika musonklimato kie meza precipitaĵo varias de 60 milimetroj (6.0 cm) en la plej seka monato ĝis 100 milimetroj (10 cm), tropika savanklimato kun seka somero kie meza precipitaĵo varias de 60 milimetroj (6.0 cm) monate en someroj ĝis 100 milimetroj (10 cm) monate en vintroj, varma modera klimato, malseka la tutan jaron kie meza temperaturo ĝi iras de 0 °C ĝis 10 °C kaj estas malseka la tutan jaron, same kiel mezvarmaj klimatoj kun seka somero, kie meza temperaturo varias de 0 °C ĝis 10 °C.