Regiono Neckar-Alb
(Alidirektita el Regiona ligo Neckar-Alb)
Situo ene de Germanio | |
---|---|
kaj pli detale ene de Baden-Virtembergo | |
La regiono Neckar-Alb - germane Region Neckar-Alb - estas unu el 12 administraj regionoj en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝi troviĝas ene de la distriktaro Tübingen, en la suda centro de la federacia lando. Sian nomon la regiono havas de la rivero Neckar kaj de la mezalta montaro Schwäbische Alb - ambaŭ kune geografie karakterizas la teritorion.
La regiono konsistas el la distriktoj
- Reutlingen
- Tübingen kaj
- Zollernalb.
Administra centro estas la urbo Mössingen.
La teritorio kovras areon de 2 531,03 kvadrataj kilometroj. Fine de septembro 2005 en la regiono vivis 690 689 loĝantoj. La averaĝa loĝdenso de la teritorio do estas 273 loĝantoj po km².
Plej gravaj urboj (germane Mittelzentren) de la regiono estas