Reșița
Reșița [reŝica] (hungare: Resicabánya reŝicabanja, germane: Reschitz, ĉeĥe Rešice) estas urbo en Rumanio sudoriente de Timișoara. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Caraș-Severin kaj situas en la valo de la rivero Bârzava. Administre apartenas al ĝi Câlnic, Cuptoare-Secu, Doman, Moniom, Țerova. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 58 393 loĝantoj sur areo de 197,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 295 loĝantoj/km².
Reșița · Resicabánya · Reschitz · Rešice | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio centro de distrikto en Rumanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | rumania Banato | ||||
Distrikto | distrikto Caraș-Severin | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 320011–320236 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 58 393 (2021) [ ] | ||||
Loĝdenso | 295 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 18′ N, 21° 53′ O (mapo)45.321.890277777778Koordinatoj: 45° 18′ N, 21° 53′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 208 m [ ] | ||||
Areo | 197,65 km² (19 765 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 02:00 [ ] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Reșița [ ] | |||||
Loĝantaro
redaktiEn 2007 Reșița havis 84.678 loĝantojn. En 1910 ĝi havis 17.384 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj), en 1992 92.516 (rumanoj, germanoj, 4 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la loĝloko vivis 58 393 loĝantoj.
Historio
redaktiĜia unua mencio skriba estas en 1569. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Krassó-Szörény). Ĝi formiĝis per la unuiĝo de Reșița Montană kaj Reșița Română en 1911. Inter 1887 kaj 1940 aperis ĉi tie la germanlingva gazeto Reschitzaer Zeitung.
Industria strukturo
redaktiReșița estas grava industriurbo. En 1771 laŭ ordono de Maria Tereza de Aŭstrio ekestis la unuaj instalaĵoj pri metal-prilaborado.
En la 19-a jarcento ekestis fabriko de lokomotivoj, sub la nomo StEG (Staats-Eisenbahn-Gesellschaft) kaj poste UDR (Uzinele și Domeniile Reșița). Ĝi produktis lokomotivojn de 1872 ĝis 1930. Ankoraŭ ĝis 1960 vaporaj lokomotivoj estis produktataj en Reșița. La unua de 1872 estas ankoraŭ videbla en fervoja muzeo tiea.
Firmao C.S.R. (Combinatul Siderurgic Reșița), nun SC TMK Reșița SA, produktas ŝtalon. La ŝtalo, el kiu konsistas la Ejfelturo, grandparte estis produktita en Reșița.
En 1945 komenciĝis la produktado de aŭtomobilo nomata Malaxa, sed ĉar la produktad-maŝinoj estis forprenitaj al Sovetunio, necesis ĉesigi la produktadon.
En 1963 oni konstruis material-telferon, kiu transportis karbon el minejo al la ŝtalproduktejo aliflanke de la valo. La telfero estas ĉ. 500 metrojn longa kaj portata de ses pilieroj. Ĝi funkciis ĝis 1992 kaj estas konsiderata rekonilo de la urbo.
Trafiko
redaktiLa urbo posedas du fervojajn staciojn (Reșița Sud kaj Reșița Nord). La trajnoj trafikas al Caransebeș, parte ĝis Timișoara. La plej proksima flughaveno estas same en Caransebeș, sed tiu de Timișoara estas multe pli signifa.
De 1988 ĝis 2012 ekzistis dutraka normalŝpura trama linio. Krome funkcias pluraj enurbaj aŭtobusaj linioj.
Renomaj personoj
redakti- Rolf Bossert (16-a de decembro 1952, Reșița – 17-a de februaro 1986, Frankfurt am Main), germanlingva verkisto kaj ĵurnalisto
- Anton Breitenhofer (10-a de aprilo 1912 - Bukareŝto, 29-a de decembro 1989, jen en vikidatumoj): germanlingva verkisto kaj publicisto.
- Cristian Chivu (n. 1980): piedpilkludisto.
- Jan Cornelius (n. 1950, jen en vikidatumoj): germanlingva verkisto
- Béla Csiszér (Resicabánya, 26-a de marto 1919 – Berettyóújfalu, 17-a de oktobro 1985): pedagogo, laŭreato de la ŝtata premio de la Rumana Popola Respubliko en 1970.
- Emil Dobribán (n. 12-a de junio 1958): pentristo, universitata asistanto.
- Stela Enache, originala nomo Steriana Aurelia Bogardo (n. 24-a de januaro 1950, jen en vikidatumoj): kantistino.
- Károly Farkas (Resicabánya, 1843 – Budapest, 16-a de februaro 1907): labormovada politikisto.
- ne trovebla en vikidatumoj: Éva Fórika (n. 1967): juristino.
- Valeriu Traian Frențiu (25-a de aprilo 1875 – 11-a de julio 1952, Sighetu Marmației, jen en vikidatumoj): rumana greke katolika episkopo.
- Dezső Grosz (17-a de februaro 1898 – Timișoara, 15-a de junio 1975): ĵurnalisto, poeto, tradukisto.
- Pál Horváth (Reșița, 15-a de marto 1932 – 11-a de novembro 1978, Bistrița) – instruisto, popolkultivanto, pedagogia fakverkisto.
- Dénes Károlyi (n. 1-a de majo 1928): historiisto.
- Levente Béla Kovács (n. 12-a de aprilo 1977, jen en vikidatumoj): prielektra inĝeniero, universitata instruisto
- Endre Kubán (patro): ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto
- Endre Kubán (filo): ĵurnalisto, redaktoro, verkisto
- Kázmér Kurta (n. Deĵo, 1948): pentristo
- Árpád Krisztián Kurta (n. 1985): pentristo, fotisto
- Frida Labancz (18-a de aŭgusto 1935 - 24-a de julio 2014): ĵurnalistino, redaktorino.
- József Liska (Resicabánya, 6-a de aprilo 1883 – Budapest, 20-a de marto 1967): elektroinĝeniero, teknikuniversitata profesoro, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1958), laŭreato de Kossuth-premio (1954).
- Doru Popovici (n. 17-a de februaro 1932-2019, jen en vikidatumoj): komponisto kaj muzikologo.
- Camillo Reuter (11-a de februaro 1874 – Pécs, 5-a de decembro 1954): psikiatro, universitata profesoro.
- Mihály András Sarkadi (27-a de novembro 1927 – 19-a de aŭgusto 2004) teknikdesegnisto, amatora pentristo, grafikisto
- Ion Stendl (n. 18-a de februaro 1938, jen en vikidatumoj): pentristo.
- Sándor Streleczky, reformita pastro, porjunulara verkisto, redaktoro
- Marika Takács, hungara televidparolisto
- Marius Țeicu (n. 9-a de majo 1945, jen en vikidatumoj): distromuzika komponisto kaj interpretisto ([mariusteicu.ro retejo], lia paĝo en facebook)
- Ferenc Vastag, aŭ Francisc Vaștag (n. 26-a de novembro 1968): amatora boksisto, trifoja mondĉampiono.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiFonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)