Ranja Zafinifotsy

malagasa esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ranja Robertine Jeanne d'Arc Lydie ZAFINIFOTSY EP RANDRIANANDRASANA (naskiĝis la 18-an de julio 1996 en Tsaratanana, distrikto Ifanadiana) estas malagasa esperantistino.

Ranja Zafinifotsy en la Universala Kongreso 2023 en Torino

Ŝi naskiĝis kiel la plej juna el ses infanoj en kamparana familio de sudorienta Malagasio. En 2014 ŝi translokiĝis al la ĉefurbo Antananarivo kaj studis tie administradon de neregistaraj organizoj. Ekde 2018 ŝi laboras tie kiel sekretariino kaj administrantino en lernejo por malriĉaj infanoj. En 2023 ŝi fariĝis direktorino de tiu lernejo.

Dum kelkaj jaroj ŝi verkis teatraĵojn en la malagasa lingvo, kiujn disaŭdigis radiostacio en Antananarivo.

Ŝi edziniĝis en 2021. En februaro 2022 naskiĝis ŝia filo Ayden.

Ranja Zafinifotsy en marto 2024 en Antananarivo

Esperanton ŝi eklernis en 2018. En decembro 2021 ŝi iniciatis la refondon de MEJA (Malagasa Esperanto Junulara Asocio) kaj elektiĝis ties kasistino.

Komence de 2022, ŝi debutis kiel esperanta verkistino per la rakonto „La sorto de Aina“ publikigita rete ĉe verkoj.com kaj libro.ee. Ĉe verkoj.com, la koncerna paĝo akiris en 2024 la 10-an lokon el la plej ŝatataj paĝoj.

La 15-an de oktobro 2022 la estraro de UEA elektis ŝin ano de la Afrika Komisiono por la periodo 2022-2025.

En decembro 2022 ŝi partoprenis kun sia eta filo en la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto en Senegalo.

En 2023 ŝi gajnis en la konkurso "Partoprenu IJK-n" de TEJO. En la Universala Kongreso 2023 en Torino kaj la Internacia Junulara Kongreso 2023 en Lignano Sabbiadoro ŝi estis la sola partoprenanto el Malagasio. En la UK en Torino, ŝi sukcese trapasis la KER-ekzamenon sur nivelo B2.

La 6-an de januaro 2024 ŝi elektiĝis prezidantino de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (UME).

Ŝi multe instruas Esperanton en sia lernejo, sed ankaŭ inter siaj parencoj kaj konatoj. En la Instruista Seminario en Antananarivo en januaro 2024 kaj la samloka Kristana Esperanto-Seminario en marto 2024, po pluraj dekoj el la partoprenantoj estis ŝiaj lernantoj. En 2024 pluraj el ŝiaj lernantoj komencis mem instrui Esperanton.

Ŝi helpis en la Internacia Infana Kongreseto en la UK 2023 en Torino. En la UK 2024 en Aruŝo ŝi estis anino de la Loka Kongresa Komitato kaj gvidantino de la infana kongreseto.

Eksteraj ligiloj

redakti