Rachel Corrie
Rachel Corrie (10-an de aprilo 1979 - 16-an de marto 2003) estis usona aktivulino[1], membro de la senperforta organizaĵo International Solidarity Movement (ISM). Kiel aktivulino, ŝi vojaĝis en la Gaza-strio dum la dua Intifado de Al-Aqsa.
Rachel Corrie | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1979 en Olympia, Vaŝingtonio |
Morto | 16-an de marto 2003 (23-jaraĝa) en Rafah, Gazaa Sektoro |
Mortokialo | Crush injury (en) |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Olympia |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Ŝtata Kolegio Evergreen Capital High School (en) |
Okupo | |
Okupo | taglibristo verkisto pacaktivisto biografo homrajta aktivulo |
23-jara universitata studentino en Olympia, en la ŝtato de Vaŝingtonio, en januaro 2003 Rachel Corrie ekforiras al la okupaciataj teritorioj kaj Israelo. Ŝi eniras en la areon regatan de la israela armeo kaj ŝi estos surveturita la 16-an de marto 2003 de skrapmaŝino Caterpillar D9 el la israela armeo[2] en Rafah, Gaza-strio dum ŝi provis, kun aliaj aktivuloj el sia organizaĵo, pace haltigi la malkonstruadon de domo apartenanta al palestina kuracisto.
Laŭ la israela armeo, la malkonstruado celis trovi eblajn tunelojn uzatajn por transporti armilojn el Egiptio.
Cirkonstancoj de la morto de Rachel
redaktiAktivuloj de ISM, surloke ĉeestantaj dum la okazaĵo, asertas, ke la kondukisto de la skrapmaŝino memdecide mortigis Rachel, surveturante ŝin dufoje per sia maŝino. Tio estas kontestata de la israela armeo. Laŭ ties proparolanto, la kondukisto de la skrapmaŝino ne vidis ŝin ĉar laŭ li, ŝi estis en nevidebla loko. La BBC realigis dokumentan filmon titolitan When killing is easy (kiam mortigi estas facile)[3] kiu plifortigas la version, laŭ kiu Rachel Corrie estis memdecide mortigita de la israela armeo.
Vidu ankaŭ
redakti- James Miller (brita ĵurnalisto pafmortigita dum realigo de dokumenta filmo la 2-an de majo 2003 en Rafah)
- Tom Hurndall (brita fotografisto, ankaŭ li ISM-membro, kiu la 11-an de aprilo 2003 estis pafita de israela snajpero kaj restis en komato 9 monatojn ĝis sia morto)
- Libereca Floto (unu el la ŝipoj, la MV Rachel Corrie, portas ŝian nomon)
Eksteraj ligiloj
redakti- Memor-retejo Rachel Corrie angle
- Versio asertanta, ke oni volonte mortigis Rachel Corrie[rompita ligilo] angle
- Versio asertanta, ke akcidente mortis Rachel Corrie[rompita ligilo] (france)
Referencoj
redakti- ↑ (angle) http://www.guardian.co.uk/world/2003/mar/18/usa.israel (titolo : Rachel's war)
- ↑ (angle) http://www.realnews247.com/bbc_rachel_corrie_report.htm (titolo : BBC documentary proves Israeli army murdered Rachel Corrie)
- ↑ http://www.bbcactive.com/AsiaPacific/australia/catalogue/productdetail.asp?productcode=21455[rompita ligilo] When Killing is Easy