Purpurdorsa koturnokolombo
Purpurdorsa koturnokolombo (Zentrygon lawrencii) estas specio de birdoj de la kolomba familio Kolombedoj (Columbidae) kaj de la genro Zentrygon aŭ koturnokolomboj, kiuj vivas en la Neotropiso.
Purpurdorsa koturnokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Proksimuma teritorio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas endemia de la altaj teroj de Centrameriko, pli specife de tiuj de Kostariko kaj Panamo. La Tukstla koturnokolombo de Meksiko estis iam konsiderata parto de tiu specio. Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj montararbaroj.
Temas pri griza kolombo kun blankaj frunto kaj vangareo inter du nigraj fajnaj strioj. En dorso estas klaraj purpuraj irizecoj, kio nomas la specion, kaj la flugiloj estas ĝenerale pli brunaj. La beko estas nigra kaj la piedoj estas ruĝaj.