Printempa Semajno Internacia

La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia esperanta renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio, kutime ĉiujare en alia loko. Ĝi havas proksimume 130 – 170 partoprenantojn el 15 – 20 landoj.

PSI
Nomo Printempa Semajno Internacia
Regiono Germanio
Periodo Ĉirkaŭ pasko
Organizanto GEA
Ekzistas ekde 1985
Celgrupo Familioj
Informa retpaĝo PSI-paĝo
Fota retpaĝo PSI 2004 fotopaĝo
vdr
por la unuaj eventoj en la 1980-aj jaroj Ella Klünder desegnis la jenan rekonigan emblemon de PSI - de familio el kvin leporoj
en 2015 statuo en la Petropaŭla fortikaĵo de Sankt-Peterburgo reprenis la temon

PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn; ĉiu estas bonvena. Por infanoj kaj junuloj okazas apartaj programeroj laŭ aĝgrupoj. Ankaŭ por partneroj kiuj estas komencanto aŭ eĉ neesperantisto la programo antaŭvidas interesajn erojn, ekzemple kursojn pri Esperanto.

Historio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti