Preĝejo Emeriko de Hungario (Dunaharaszti)
La preĝejo Sankta Emeriko de Hungario estas sakrala konstruaĵo en Hungario, en urbo Dunaharaszti, en loĝkvartalo Rákócziliget.
Paroĥa preĝejo Emeriko de Hungario | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Emeriko de Hungario en Dunaharaszti
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Dunaharaszti |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Vác |
dekanujo | Kiskunlacháza |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 2021 |
Konsekrinto | Zsolt Marton |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 2014–2021 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Dunaharaszti, Toldi Miklós u. 34. |
Historio
redaktiDepost la 1-a mondmilito loĝantaro de Dunaharaszti pligrandiĝis pro la alvenintaj rifuĝintoj. Estis decido fondi plian paroĥan kirkon en 1924. La unua kirko estis konstruita en 1932 kaj konsekrita en la sekva jaro. En 1944 la preĝejo estis eksplodita, poste en 1949 oni kreis el la iama pastra loĝejo kapelon, kie oni aranĝis la diservojn. La preĝejo videbla ankaŭ nun estis konstruita inter 2014-2021, sed ekde 2019 jam okazis diservoj en la konstruata kirko.
Konstruaĵo
redaktiLa nova preĝejo situas sola en granda korto ĉe statangulo. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre la turo altiĝas. Antaŭ la fasado estas ligna sonorilostablo. Krom la ĉefenirejo ekzistas ankaŭ elirejo flanke al la korto, kie post la meso oni povas babiladi.
Kermeso okazas en la 5-an de novembro.