Pontiano
Papo Pontiano (latine Pontianus, la pontano; † 235) estis de 230 ĝis 235 papo (episkopo de Romo).
Pontiano | ||
---|---|---|
18-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Pontianus | |
Pontifiko | de 21-an de julio 230 | |
ĝis ĉ. 29-a de septembro 235 | ||
Antaŭulo | Urbano la 1-a | |
Sekvanto | Antero | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | je nekonata dato en Romo | |
Morto | ĉ. 29-a de septembro 235? en Sardinio, Orient-Romia Imperio | |
Tombo | katakombo de Kaliksto [#] | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Dum lia papeco la skismo de Hipolito finiĝis. Pontiano kaj aliaj ekleziaj gvidantoj, inter ili ankaŭ la kontraŭpapo Hipolito, de la imperiestro Maximinus Thrax estis ekzilitaj al Sardinio kaj tie malliberigitaj en minejo.
Pro tiu puno Pontio abdikis. La dato de lia abdiko estas la plej frua ekzakte dokumentita dato de la historio de la papoj. Ankoraŭ en la sama jaro Pontianao mortis kaŭze de la kruela traktado, kiun li suferis en la minejoj de Sardinio. Liajn restaĵojn papo Fabiano transportigis al Romo kaj entombigis en la Kaliksto-katakombo. Pontiano estas honorata kiel unua martira papo kaj sanktulo. Lia memortago estas la 13-a de aŭgusto (dato de lia entombigo en la Kaliksto-katakombo).
Vidu ankaŭ
redaktiFikcia literaturo
redakti- Otto Färber: Der Papst im Bergwerk. Das Schicksal des Papstes Pontianus. Innsbruck, Rauch Verl. 1967. [1968]