Polipodio
Polipodioj aǔ latine (Polypodium) estas filika genro el la familio de la Polipodiacoj (Polypodiaceae) kaj el la ordo de la Polipodialoj (Polypodiales).
Polipodio Polypodium | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ordinara polipodio (Polypodium vulgare)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Karakterizaĵoj
redaktiLa Polipodioj estas multjaraj plantoj kun rampanta rizomo. Sterilaj kaj fekundaj folioj aspektas preskaǔ same. La folioj estas integraj aǔ plume kunmetitaj. La rando estas glata aǔ denta. Ili estas kalvaj kaj ne skvamaj.
La soroj estas grandaj kaj sen-induziaj. Ili estas je la malsupra surfaco de la rando.
Sistematiko
redaktiLa polipodio estas la nomdonanta genro de la familio de la Polipodiacoj (Polypodiaceae). Ekzistas ĉ. 200 specioj, el kiuj kvar hejmiĝas en Eǔropo. En Centreŭropo ekzistas tri genroj, ĉiuj apartenantaj al la speciogrupo Polypodium vulgare agg.:
- Segilforma polipodio (Polypodium cambricum L.). Ĝi hejmiĝas en Eǔropo, nordokcidenta Afriko, Makaronezio kaj Okcidenta Azio. Al tiu genro apartenas la subspecio:
- Polypodium cambricum subsp. macaronesicum (A.E. BOBROV) FRASER-JENK. (Sin.: Polypodium macaronesicum BOBROV). Ĝi kreskas sur la Azoroj, la Kanariaj insuloj, la insulo Madejro kaj sudokcidenta Hispanujo.
- Ordinara polipodio (Polypodium vulgare L.), Regionoj de disvastigo: Eǔropo, Azio, Nordafriko kaj Nordameriko
- Meza polipodio (Polypodium interjectum SHIVAS), disvastiga regiono: Eǔropo, Turkujo kaj Irano.
Krome ekzistas en Eǔropo la hibrido (P. interjectum x P. vulgare):
- Mantona polipodio (Polypodium x mantoniae ROTHM. & U. SCHNEID.).
Pliaj specioj ekster Eǔropo estas (selekto):
- Polypodium angustifolium SW., Hejmregiono: Florido, Meksikio, karibia regiono kaj la tropika Sudameriko-
- Polypodium appalachianum HAUFLER & WINDHAM, Hejmregiono: orientaj Kanado kaj Usono[1]
- Polypodium californicumKAULF., Hejmregiono: Kalifornio kaj Meksikio[1]
- Polypodium decurrens RADDI, Hejmregionoj: Karibia regiono, Peruo, Brazilo.
- Polypodium hesperium MAXON, Hejmregiono: Usono, Kanado kaj Meksiko[1]
- Polypodium longifolium METT., Hejmregiono: Malaja duoninsulo, Filipinoj.
- Polypodium lucidum ROXB., Hejmregiono: Hindujo
- Polypodium lycopodioides L., Hejmregiono: tropika Ameriko
- Polypodium polypodioides (L.) WATT), Hejmregiono: Usono, Meksikio, meza kaj suda Ameriko, Sudafriko.
La nomo Polypodium estas grekdevena kaj signifas poly = multa kaj podion = piedeto. Ĝi koncernas al la rampanta rizomo.
Bildoj
redaktiLiteraturo
redakti- M.A. Fischer, K. Oswald, W. Adler: Exkursionsflora für Österreich, Liechtenstein und Südtirol. Dritte Auflage, Land Oberösterreich, Biologiezentrum der OÖ Landesmuseen, Linz 2008, ISBN 978-3-85474-187-9.
- Siegmund Seybold (Hrsg.): Schmeil-Fitschen interaktiv (CD-Rom), Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2001/2002, ISBN 3-494-01327-6.
- Walter Erhardt u. a.: Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen. Band 2. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2008. ISBN 978-3-8001-5406-7.