Persieno
Persieno estas tipo de interna kovraĵo sur fenestroj kaj pordoj. Laŭ NPIV ĝis estas fenestrokovrilo, konsistanta el ligna kadro kun vico da oblikve aranĝitaj horizontalaj latoj, por ŝirmi ĉambron kontraŭ suno aŭ varmo: kaj oni indikas tipojn de persieno kiaj duklapa, markezforma, levebla persieno. Ankaŭ estas indikitaj kiel sinonimoj latŝutro kaj ĵaluzio.
Persieno estas ŝutro plejofte el ligno kun horizontalaj oblikvaj latoj. Ĝi multfoje estas fiksita per ĉarniroj ekster la fenestro por ŝirmi kontraŭ la suno. Oni povas iomete rigardi de interno eksteren sed ne inverse.
Tiaj sunŝirmiloj konsistas el horizontalaj aŭ vertikalaj strioj, kiuj haveblas en diversaj larĝoj, el aluminio, plasto aŭ ligno (diametro 16-25 mm). Ili estas fiksitaj je la interna flanko de la fenestrokadro. Tra regilo oni povas en centra loko regi la lamenojn por tralasi certan kvanton da lumo.
Ĉe kvadrataj fenestroj, la persieno estas tute suprentirebla, dum ĉe trapezaj, ovalas kaj aliaj nekvadrataj fenestroj, la lamenoj estas nur turneblaj. Malavantaĝo de la persieno estas ke ĝi kolektas la polvon kaj malfacilas purigi ĝin.
Laŭ Francisko Azorín persieno estas Ligna aŭ metala, aĵura pordo aŭ fenestro-kovrilo.[1] Li indikas etimologion el Persio, propra nomo de lando azia.[2]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 163.
- ↑ Azorín, samloke.