Pembrokeshire
Pembrokeshure estas graflando (angle, "county") en sudokcidenta Kimrio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis iom pli ol 114 mil loĝantojn.
Pembrokeshire | ||||
---|---|---|---|---|
Graflando | ||||
Flago | Blazono | |||
ĉefareo de Kimrio [ ] | ||||
Lando | Kimrio | |||
Koordinatoj | 52° N, 5° U (mapo)51.845-4.8422222222222Koordinatoj: 52° N, 5° U (mapo) | |||
Ĉefurbo | Haverfordwest | |||
- koordinatoj | 52° N, 5° U (mapo)51.845-4.8422222222222Koordinatoj: 52° N, 5° U (mapo) [ ] | |||
Akvokolektejo | 1 618,68 km² (161 868 ha) [ ] | |||
Areo | 1 618,68 km² (161 868 ha) [ ] | |||
Loĝantaro | 125 818 [ ] (2019) | |||
ISO 3166-2 | GB-PEM | |||
|
||||
Pembrokeshire | ||||
Vikimedia Komunejo: Pembrokeshire [ ] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [ ] | ||||
Urboj
redaktiLa ĉefurbo estas Haverfordwest. Aliaj urboj estas:
Geografio
redaktiJe tri flankoj de Pembrokeshire estas marbordo kun multaj golfoj, sablaj plaĝoj kaj gravaj marbirdaj nestejoj. 300-kilometra longdistanca piedvojo laŭiras la marbordon. Ĉe Milford Haven estas granda estuaro kiu servas kiel haveno por naftocisternŝipoj.
En la nordo de Pembrokeshire situas Montetoj Preseli, erikejo kun multaj prahistoriaj restaĵoj. La sudo estas plejparte malalta kaj ebena.
Historio kaj lingvoj
redaktiDum la 10-a jarcento la anglosaksoj invadis la sudon de Pembrokeshire. La normandoj sekvis ilin la sekvantan jarcenton. Pro tio la angla lingvo estas ĝenerale uzata en la sudo, kaj en la nordo pli da homoj parolas la kimran.
En 1138 Pembrokeshire iĝis oficiale graflando sub Gilbert de Clare (1-a grafo de Pembroke).
Industrioj
redaktiLa ĉefaj industrioj estas:
- turismo
- nafto- kaj naturgaso- industrioj
- agrikulturo