Paranapiacaba
Paranapiacaba [paranapiakaba] estas vilaĝo en municipo Santo André, San-Paŭlo, Brazilo. Tie naskiĝis Fanny Luiza Dupré. Ĝia nomo signifas "loko de kie oni vidas la maron" en tupia lingvo.
Paranapiacaba | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
Rigardo al Paranapiacaba, en Santo André, Brazilo.
| |||
city district (en) Distrikto vd | |||
Administrado | |||
Lando | Brazilo | ||
Ŝtato | San-Paŭlo | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 47′ S, 46° 19′ U (mapo)-23.783333333333-46.316666666667Koordinatoj: 23° 47′ S, 46° 19′ U (mapo) | ||
Horzono | UTC-3, (somere UTC-2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paranapiacaba [ ] | |||
Paranapiacaba estis fondita de anglaj fervojaj laboristoj sub gvido de la angla inĝeniero Daniel M. Fox en 1867 kun la portugala nomo "Estação Alto da Serra" (Surmontara Stacidomo). En 1896 ŝanĝiĝis ĝia nomo al "Vilaĝo Martim Smith". En tiu tempo, la vilaĝo havas nur anglajn tipajn lignajn konstruaĵojn, tuj aperis apuda brazila tipa kvartalo, sed ĝis la 1940-aj jaroj dominis la angloj kaj iliaj idoj. En 1946, la brazila registaro aĉetis la fervojon de angla kompanio, kaj pro tio, la plejparto de la angloj forlasis la vilaĝon. En 1986 oni komencis restaŭron de historiaj konstruaĵoj de Paranapiacaba kaj hodiaŭe ĝi estas muzea turisma vilaĝo.