Palaco de Drottningholm
La Palaco de Drottningholm (svede Drottningholms slott) estas privata loĝejo de la Svedia Reĝa Familio, lokita en Drottningholm (laŭvorte signifas "Reĝina Insulo"-n). Ĝi estis konstruita en la malfrua 16-a jarcento en la insulo Lovön, komunumo Ekerö, provinco de Stokholmo. Nuntempe, krom esti unu el la restadejoj de la Reĝa Familio de Svedio, estas populara turisma loko. [1][2][3]
Monda heredaĵo de UNESKO
redaktiLa palaco estis klasifikita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1991, ĉefe pro la Teatro de la Palaco Drottningholm kaj la Ĉina Pavilono de Drottningholm. La komentoj de UNESKO estis:
- La reĝa posedaĵo Drottningholm situas sur insulo en lago Mälaren en antaŭurbo de Stokholmo. Kun sia palaco, perfekte konservita teatrejo (konstruita en 1766), ĉina pavilono kaj ĝardenoj, estas la plej bona ekzemplo de reĝa loĝejo de la dekoka jarcento en norda Eŭropo, inspirita de la Kastelo de Versailles. [4]
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-11-13. Alirita 2017-05-14 .
- ↑ http://www.sfv.se/sv/fastigheter/sverige/stockholms-lan-ab/slott/drottningholm/drottningholms-slott[rompita ligilo]
- ↑ http://www.raa.se/upplev-kulturarvet/varldsarv/drottningholm
- ↑ http://whc.unesco.org/en/list/559
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficial Retadreso de la Svedia Reĝa Familio Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- La Reĝa Domajno de Drottningholm - Simbolo de Nacia Heredaĵo Arkivigite je 2006-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Palaco de Drottningholm ĉe WikiMapia